Kantas Merlin
Teksto kaj muziko de Markone Froes
Kvazaŭ mi serĉus nomon
Kiu bone rimas vian
En poeziaĵo plej reala
La soleco okazis
Kiel tio kion mi plej volas
Estas ĉiam plej malproksima
Ĉiu abismo estas mistera
Via korpo estis la plej grava
Mi volas ĉiam rememori
En kanzono plej absurda
Ke la vojo plej bela
Ne ĉiam estas la plej kurta
Kaj dum serĉo por la rimo kiu rimas
En la versoj kiuj estas viaj
Mi trovas vin kaj mi perdas vin
En ĉi brakoj tiuj ne miaj
Finfine
En ĉi brakoj tiuj ne miaj
Finfine
En ĉi brakoj tiuj ne miaj