Muziko | ĉeha popolkanto |
---|---|
E-teksto | Josef CINK |
MIDI | erinaco.mid |
Nia avo foje trovis erinacon en ĝarden'
Kaj li kaŝis ĝin sub tukon sur la benko ĉe kamen'.
Refreno:
Jes, jes, estas vero, jes, jes, estas ver',
Se ne kredas vi, do venu konvinkiĝi pri l' afer'.
Sen atent' sur erinacon eksidiĝis la onklin';
Kiel la dragon' el selo, salte ŝi ekpafis sin!
Refreno
En vilaĝo nune ŝvebas mokaj miroj pri sagac'
De l' onklino, kiu provis rajdi sur la erinac'.
Refreno