Uzantaj iloj

Retejaj iloj


papago

Papago

MuzikoĴomart Amzeev
Esperanta tekstoĴomart Amzeev
Esperanta plenumoĴomart Amzeev

Teksto

Mi konas unu homon
Nomiĝas li Papago
Li multe ŝatas dogmojn
Sed aspektas kiel aglo

Se iu lin demandos
Ne gravas eĉ pri kio
Do multe vi ekaŭdos
Sed pri io - ajn alia.

Refreno:

Ne provu diri kontraŭ
Komprenos li apenaŭ
Li nur por vi demonstros
Al homoj apartenon


Sed li papago estas
En lia kap' malforta
Kiel en poŝta kesto
Nur vortoj.

Eĉ unu propran penson
Li diri ne kapablas
Nur frazojn, nur sentencojn
Kaj multajn saĝajn fablojn

Kaj kiam iu provas
Paroli ege multe
Mi nepre rememoras
Pri mia konatulo.

Refreno:

Ne provu diri kontraŭ
Komprenos li apenaŭ
Li nur por vi demonstros
Al homoj apartenon


Sed li papago estas
En lia kap' malforta
Kiel en poŝta kesto
Nur vortoj.

papago.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)