Uzantaj iloj

Retejaj iloj


la_sorto_gvidos_vin_lasta_kanto

La sorto gvidos vin [lasta kanto]

MuzikoTobiasz Kubisiowski
Esperanta tekstoTobiasz Kubisiowski
Tipooriginala

Estas la fina kanto de la samnoma muzikalo La sorto gvidos vin, kantita de ĉiuj ĉefaj roluloj.

Teksto

Kim
En la viv’ gravas la amo,
Amikeco kaj etoso,
Foje viv’ estas ĥaos’,
Sed ne senkuraĝiĝu.

Julia
Ĉar la bonon vi retrovos
En plej tedaj realaĵoj.

Dan
Eĉ en trajn’, kun la bagaĝ’,
Do ĉiam daŭre fidu.

Julia kaj Dan
Lasu la sorton vin gvidi
Ĝi ja direktos vin bone.

Dan
Ho, fidu ĝin.
Ne estu vi maŝin’
Ne agu kun rutin’
Ekregu vin fascin’
Pri l’mondo ĉirkaŭ ni
Pri tio aŭ ali’
La sorto gvidos vin

Vi timas, eble tre
Sed nur memoru ke
La sorto gvidos vin.

Hari
Estis mia sola amiko
Mojoseco kaj muziko
Staras mi antaŭ publik’ nun
Kun anonc’ kaj ĝojo

Fajfis mi pri la respekto,
Ne certis mi pri la direkto,
Sed la fin’ estas perfekta,
Jen mia nova vojo.

Dan kaj Julia
Lasu la sorton vin gvidi
Ĝi ja direktos vin bone.

Dan
Ho, fidu ĝin.
Ne estu vi maŝin’
Ne agu kun rutin’
Ekregu vin fascin’
Pri l’mondo ĉirkaŭ ni
Pri tio aŭ ali’
La sorto gvidos vin

Dan, Kim, Tom, Julia kaj Hari
Vi timas, eble tre
Sed nur memoru ke
La sorto gvidos vin.
Vi timas, eble tre
Sed nur memoru ke
La sorto gvidos vin.

Eksteraj ligoj

la_sorto_gvidos_vin_lasta_kanto.txt · Lastaj ŝanĝoj: 01.03.2024 23:07 de robin