Uzantaj iloj

Retejaj iloj


balado_pri_soldato

Balado pri soldato

Teksto

Dum min oni soldatigis,
surteriĝis mia har'
stultulega mi aspektis,
kiel ĉiu en la ar', -ar', -ar; -ar',
kiel ĉiu en la ar'

Oni fermis min kazerne
ekinstruis al milit'
por ke mi pro la patrujo
sciu morti sen hezit'

Rigardante en la muron
post la enlitiga hor'
mi imagis amatinon
kaj ekploria pro amor'

Pneŭmonion mi suferis
ĝuste dum ŝia alven'
iu bruis koridore
vana estis mia pen'

Ore brilis epoletoj
ĉe l'kazerna elirej'
ŝi foriris kun majoro
ekaŭdinte pri loĝej'

Ŝi ne kulpis ja pri tio
larmon kaŝu la okul'
ĉiu ino ja bezonas
ke ŝin amu iu ul'

Kiu zorgas pri soldato
forlasita da knabin'
Fráňa Šámek, ĝis revido
venis jam de l'kanto fin'
kiel ŝi amuzis vin
mi iome fuŝis ĝin

balado_pri_soldato.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)