Uzantaj iloj

Retejaj iloj


cxiuj_en_la_mondo

Ĉiuj en la mondo

Teksto

Mi legis en la gazeto
Pri tre stranga okazaĵ'
Rivelo de fi-sekreto
Sono de ŝtelira paŝ'
Vagabondo en la granda kastel'
Kaj diablo en la ĉiel'
Mi legis en la gazeto

Refreno:

Kaj temas pri mi, temas pri vi
Temas pri nia kara viv'
Temas pri ŝi, temas pri li
Temas pri ĉiuj en la mondo

Mi legis en la ĵurnalo
Pri alia granda ŝok'
Forigo de la vualo
Fino de la orepok'
Kamarado ĉu vi dormis ĝis nun
Mi bedaŭras, estas aŭtun'
Mi legis en la ĵurnalo

Refreno

Vortoj falas kiel pluv'
Savu nin de la diluv'

Refreno

Mi legis en la gazeto
Pri tre stranga okazaĵ'
Rivelo de fi-sekreto
Sono de ŝtelira paŝ'
Kamarado ĉu vi dormis ĝis nun
Mi bedaŭras, estas aŭtun'
Mi legis en la ĵurnalo

Refreno
cxiuj_en_la_mondo.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)