Uzantaj iloj

Retejaj iloj


pasiaj_plezuroj

Pasiaj Plezuroj

Aŭtoris, komponis, muzikas Ĵ. Dan, esperantigis, kantas Bert Schumann kun Ĵ.Dan.

Teksto

al pasia plezur'.

Kiam viaj fingroj
la butonojn premas,
kiam turniĝas la ruloj
kun bildoj enviigaj.

al pasia plezur'.
al pasia plezur'.

Foje alia virino
apud vi ekzaltiĝas,
kiam tintas la maŝino,
ŝi eksaltas ĝojege.


Sed subite vin mem
fascinas la rezulto,
feliĉe vi rigardas la monerojn,
kiuj falas, tintas, bruas.


Kiam vi remetas monerojn
en la fendon unu, du aŭ tri,
la rulojn vi fikse rigardas
kaj revas iri tien.


Vi levas la manilon
por ekmovi la rulojn,
kiuj turniĝas freneze
kaj haltiĝas sinsekve.


Kiam viaj fingroj
la butonojn premas,
kiam turniĝas la ruloj
kun bildoj enviigaj.


Mi, restante hejme,
mi televidas
satanan felietonon,
kiu rakontas pri pasia plezuro

Vi vin donas.
pasiaj_plezuroj.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)