Uzantaj iloj

Retejaj iloj


artikolo_el_komencanto_2003-3

"Kaj de la 1987-a ni ĉiam estas kune..."

Artikolo el Komencanto 2003 numero 3 (39)
el la rubriko “Kiel tio komenciĝis”

Natalja Gerlaĥ kaj Ĵomart Amzejev
konataj tra Esperantujo kiel kantistoj, muzikistoj kaj komponistoj.

Natalja Gerlaĥ
Mi naskiĝis en malgranda urbo Kentau, sude de Kazaĥio, kie daŭre loĝas miaj gepatroj. Mi vizitis du lernejojn samtempe: mezlernejon kaj muzikan lernejon (lernis ludi pianon).

Tuj post la gimnazio, en 1985, mi komencis studi ĉe Pedagogia Instituto al instruistino pri fiziko kaj matematiko. Tie mi renkontis Ĵomart, kiu gvidis muzikan bandon, al kiu mi aliĝis la unuan tagon de miaj studoj.
Krom la muziko mi ankaŭ lernis Esperanton de Ĵomart.
Mi ŝatus malkovri ke Ĵomart “postkuris” min dum jaroj antaŭ ol tio fin-fine tedis al mi kaj ni estiĝis la paro. Kaj de la 1987 ni ĉiam estas kune. Do, mi ege ĝojas ke li ne plu tedas min (kaj mi esperas ke mi ne tedas lin) - ni ja estas kune dum 16 jaroj!

En Svedio mi daŭrigis studi, unue la lingvojn (svedan kaj anglan). Mia profesio tute ne rilatas al muziko, mi ĉiam preferis ciferojn kaj logikon. Translokiĝinte al Svedio mi elektis komputilfakon. Poste mi komencis labori kiel konsultanto pri e-poŝtaj servilsistemoj de Microsoft ĉe malgranda firmao. Nun mi prizorgas mailsistemojn de eksteraj entreprenoj, kiel Sony ks.

Miaj hobioj (krom Esperanto): aerobiko, kurado dum somera tempo, biciklado, laboro kun PhotoShop kaj hejmpaĝoj (mia lastatempa hobio). Mi ege ŝatas pasigi liberan tempon ĉe la naturo kaj miaj familianoj kaj ni ĉiam ĝuas la tempon kune.

Ĵomart Amzejev
Naskiĝis, studis, militservis, denove studis… k.t.p. Estas interese, ke la unua artikolo, kiun mi legis post la militservo estis pri Esperanto. Mi revenis de la militservo, en la jaro 1978, kaj mia fratino rakontis al mi pri iuj korespondaj kursoj de Esperanto - tio estis serio de artikoloj-lecionoj de Boris Kolker. Ĝuste tiam mi esperantistiĝis kaj tiel komenciĝis mia Esperanto-vivo!

Por ne esti la sola esperantiso en mia urbo (Ĉimkent, Kazaĥio), mi aranĝis E-kurson en Pedagogia Altlernejo, kie mi laboris. Tiel aperis mia e-bando “Kredo”. Nataŝa kaj mi estas “restaĵo” de la bando. Kiel E-dueto ni ekzistas dum jam multaj jaroj. Mi ankaŭ partoprenis multajn ekssovetiajn E-aranĝojn kiel sola artisto.

Nataŝa kaj mi estas geedzoj kaj ni havas filinon, Karina, kiu naskiĝis en la jaro 1995m vintre. Ni esperas, ke ni iam kantos triope!

Mi ĵus finstudis por ixgi profesia sonteknisto. Mi ja ĉiam estis interesita pri muzika registrado, kaj nun tio estos, espereble, mia profesio.

Krom Esperanto kaj kantado mi ankaŭ ŝatas ĝiu-ĝutsu (japanan luktarton). Legado kaj biciklado estas aliaj miaj interesoj. Ekde 1991 mi loĝas en Stokholmo, Svedio. En Kazaĥio restis mia patrino kaj unu fratino.

Kial vi translogxigxis de Kazahxio al Svedio?

Ĵomart: Ĉio okazis tute neplanite. Ni estis en Norvegio, kaj laŭ la vojo hejmen, al tiama Sovetunio, okazis milita puĉo en Moskvo (1991) kaj… ni decidis resti en Svedio.

Cxu tre malsamas tiam la E-medio en Svedio, kompare kun tiu de Sovetunio?

Ĵomart: Fakte jes… Sovetaj esperantistoj estas tute malsimilaj al svedaj esperantistoj, same kiel Sovetio kaj Svedio, sed niaj E-amikoj multe helpis nin en nia nova lando. Kaj ni estas ege dankemaj al ili pro ĉio.

Nataŝa: Ĉu vi scias, ke “Valso por amikoj” estas dediĉita al ĉiuj niaj amikoj, sed precipe al la svedaj?!

Kion signifas kanti en Esperanto por la duopo Jxomart kaj Natasxa?

Ĵomart: Mi eĉ ne scias kion respondi… Por mi kanti ĉiam estas dialogo, interparolo kun la aliaj. Por mi gravas, ke ekzistas iu, kiu aŭskultas kaj komprenas min. Ĉu estas nur kelkaj homoj aŭ plena halo kiu aŭskultas, tio ne tre gravas.

Nataŝa: Ĉion! Vi ne povas imagi kian ĝuon ni trasentas kantante por “Nia” publiko, kiu inspiras ĉiun nian vorton, kiu sekvas ĉiun nian enspiron. Tiu atmosfero, kiu establiĝas dum multaj niaj koncertoj simple ne estas forgesebla! Kaj ni ege dankas nian publikon pro tiu interkompreno kaj revelacio, kiun ĝi donacas al ni, ĉiufoje, kiam ni staras sur scenejo. Dankon!

De kie vi cxerpas inspiron verki viajn muzikajxojn, Jxomart?

Mi ne faras ion specialan por kapti la inspiron. Simple foje al mi ŝajnas, ke iu temo estas aktuala aŭ interesa por rakonti al aliaj homoj.

Jxomart kaj Natasxa laux Jxomart kaj Natasxa.

Ĵomart: Ni estas tute “normalaj” homoj. Familio por mi nun estas tre grava. Muziko kaj Esperanto helpas nin trovi nian lokon en la vivo, kaj renkontiĝoj kun niaj aŭskultantoj donas al ni energion por krei denove.

Nataŝa: Mi ne volas esti tre kritikema, sed iu muzikisto mi tute ne estas. Dio, (aŭ mia patrino) donacis al mi voĉon kaj Ĵomart vere batalis por prilabori ĝin. Do tio, kion vi aŭdas kiam mi kantas - estas laboro de Ĵomart. Sed mi ŝategas kanti. Kaj ne nur kanti - mi ŝatas tiun silentan interparolon, kiu kreiĝas dum niaj koncertoj. Kaj kiam ni ne plu kapablos krei tion, ni ŝajne ne plu kantos… sed mi esperas, ke tio neniam okazos!

Kiuj estas viaj estontaj planoj rilate al E-muziko?

Ĵomart: Ni planas eldoni novan KD-n ĉi somere kun novaj kaj, eble, kun kelkaj prilaboritaj malnovaj kantoj. Ankaŭ estas planata partopreno ĉe IJK en Svedio. Ĝenerale mi povas diri, ke ni ne planas ĉesi kanti.

artikolo_el_komencanto_2003-3.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)