Uzantaj iloj

Retejaj iloj


stacidoma_muzikanto

Stacidoma Muzikanto

Kantas Kajto, teksto de Marcelo REDOULEZ, muziko de Nanne KALMA.

Teksto

Mi ludas per violon',
Gitar' aŭ akordion'
En halo de la stacidom'.
Mi estas, hoj!,
Suno de la fervoj'!

Mi kantas por stratpublik',
Densa kurant-trafik',
Neatentema pri muzik'.
Tamen vibras, hot!,
Mia suna not'!

Kiu vi estas muzikanto?
De kie venas via kanto?
Tute ne gravas,
Ĉar min vi ravas.

En la koridor' de la stacidomo,
Vi virtuozas sen renomo.
Vera talento,
Voĉo de sento.

Se haltas nun pasaĝer',
Ŝanĝiĝas en liber'
Mia ludomanier'.
Por ĝendarmo, huŝ!,
Falsas tona fuŝ'!

Ho! Dankon sinjor',
Ĉu vi estas reĝisor'?
Tuj sonos glora suna hor',
Se vi dungas, hej!,
Min en koncertej'!

Eble vi revas pri sukceso,
Diskoj, riĉiga stelpromeso,
Kiel modido
Ĉe televido…

Tamen momente la publiko,
Ne zorgas pri via liriko,
Preterkurante,
Misarogante.

Mi brilus ĉe televid';
Disvendos diskojn mi kun rid',
Nur mankas produktisto-fid'.
Malfacilas, huj!,
Elreviĝi, tuj!

Belsonas nun korinklin';
Aŭskultas ŝi nur min.
Ho dankon, kara junulin'.
Via danco, hoj!, sunas ĉe la fervoj'!

Nin vi observas el angulo,
Ĉar via vivo de vagulo,
Eble ĝi aĉas,
Al vi tamen plaĉas.

De temp' al temp' iom da mono,
Donas al vi kara persono.
Simpla almozo:
Apoteozo!

stacidoma_muzikanto.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)