Uzantaj iloj

Retejaj iloj


printempa_cxerizarbar

Printempa ĉerizarbar'

MuzikoSoniguy
E-tekstoJ. MIELCAREK

Teksto

Belege floris la ĉeriz-arbar'
Dum inter arboj kuris ni
Defalis florpetaloj del' branĉar'
Printempe ĉi.

Ni tiam jarojn havis po dekses
Ridetis tuta mond' al ni
En niaj koroj eksentiĝis fest'
Printempe ĉi.

La ĉerizujajn branĉojn
De nia fruktĝardeno
Jen kvazaŭ gefianĉojn
Kunigis ĉirkaŭpreno
La floroj bukediĝis
Karese sin alpremis
Sekrete murmuretis
Al mi kaj vi.

printempa_cxerizarbar.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)