Muziko | Caetano Veloso |
---|---|
Esperanta teksto | Gregor Markič |
Esperanta plenumo | Gregor Markič |
Originala titolo | Purificar o Subaé |
Originala teksto | Maria Bethânia |
Fariĝu pura la rojet'
foriĝu l' malbonul' fripona
la reĝino de la riveret'
regas la sinjorino bona.
La de akvoj klaraj abundeg'
fluanta el la printempa fonto,
ĝin nutras la plaĉa pluveg'
filtrata tra l' ĉiela ponto.
O kara knabino, minacas dangero
progreso prosperon ne portas,
la konkoj kaj fiŝoj turmente jen mortas,
pro tio mia kant' plenas de la mizero.