Uzantaj iloj

Retejaj iloj


la_sxed_el_arbosxel

La ŝed' el arboŝel'

Muzikoaŭstralia popolkanto
MIDIla_sxed_el_arbosxel.mid

Teksto

Mia nomo estas “Boĉjo” kaj vagulo estas mi;
Dum multaj jaroj marŝas mi tra vasta Aŭstrali’;
Mi ĝuis en la pasintec' la vivon de nobel',
Nun senlukse loĝas mi en ŝed' el arboŝel'.
Ŝed' el arboŝel', ŝed' el arboŝel',
Nun senlukse loĝas mi en ŝed' el arboŝel'.

Mi kuiras teon kaj stufaĵon en la sama plad',
Kaj ankaŭ ĝin mi ofte uzas por piedlavad'.
Tra tegmenttruoj vidas mi la bluon de l’ ĉiel' ,
Sur min falas pluvo en la ŝed' el arboŝel'.
Ŝed' el arboŝel', ŝed' el arboŝel',
Sur min falas pluvo en la ŝed' el arboŝel'.

Dormas mi en lanĉifono apud fajr' ĉe l’tagofin'
Ne estas tre komforte kaj la puloj mordas min.
Sed kune la hundin' kaj mi loĝadas sen kverel',
Estas ŝi kuseno en la ŝed' el arboŝel'.
Ŝed' el arboŝel', ŝed' el arboŝel',
Estas ŝi kuseno en la ŝed' el arboŝel’.

la_sxed_el_arbosxel.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)