Kial ne estas kanto de Julián Hernández ĉe la disko Por puŝi la ĉaron.
Muziko | Julián Hernández |
---|---|
Esperanta teksto | Julián Hernández |
Esperanta plenumo | Julián Hernández |
Tipo | nova teksto |
Ĉiutagaj rilatoj, kontraŭaj ideoj,
konsent´, nekonsentoj,
kontraŭ, por, sindetenoj.
Diversas la histori´, malsamas la origin´,
sed gravas la kunlabor´ ,
por la unuiĝ´ .
Diferencoj de kultur´, diferencoj de opini´,
diferencoj de kolor´, ne estu milit´.
Eble kio por mi estas blu´, por vi povas esti rug´,
dependas de nia rigard´, de nia vidpunkt´.
Kiom belas la harmoni´, kaj nin plenigas feliĉ´,
ni pensu sen antaŭjuĝ´ en nia viv´.
Refreno:
Kial ne, vi ne komprenas, kial ne vi ne parolas,
kial ne, vi ne konsentas, kial ne, kial ne.