Muziko | Melodio de: Och bonden han körde till furuskog |
---|---|
Esperanta teksto | G. O. KARLSSON |
Tipo | nova teksto |
Legendon pri Vulpo kaj Cikoni',
— hejom, fejom, fallirallira —,
volonte kaj simple rakontas mi.
Hejom fejom fallirallira.
La du renkontiĝis en frua maten'.
Invitis la vulpo al gaja festen'.
“Bonvolu tagmanĝi hodiaŭ kun mi!”
la Vulpo parolis al Cikoni'
La bonan inviton kun granda favor'
akceptis ja nun cikonia sinjor'.
Alvenas la gasto en ĝusta minut'.
Akceptas la Vulpo kun bona salut'.
La sup' kun viando de juna lepor'
nun staras sur tablo kun bona odor'.
Sed tamen ne plaĉas al gast' la afer'.
La supo sin trovas en plata teler'.
Nur trempi la bekon ja povas la gast'.
Satigas sin Vulpo en plena kontrast'.
“Atendu, fripono! Mi pagos al vi”,
ekpensis kolera en kor' Cikoni'.
Post iom da tempo alia festen'!
La Vulp' estas gasto en tiu kunven'.
Nun ankaŭ regalas en ĝoj Gastigant'
la gaston ŝatatan per sup' kun viand'.
Sed tamen la festo ne plaĉas al Vulp'.
Pri tio la servmanier' estas kulp'.
Sur tablo, malvasta kaj alta potet'
enhavas la supon por tiu festet'.
“Amiko, agrable nun estas al mi
redoni afablan gastamon de vi.”
Tiele ja nun cikonia sinjor'
parolis al Vulpo en bona humor'.
Sed Vulpo ne multe atingis de l' sup',
foriris malsata simile al lup'.
Konata ja estas la Vulp', la ruzul'.
Sed jen — Cikoni' estas inda kunul'.