Muziko | ĉeha popolkanto |
---|---|
E-teksto | Josef Cink |
Origina titolo | My pluli dál a dál |
MIDI | nin_portis_plu_kaj_plu.mid |
Nin portis plu kaj plu rivera ondo,
nin ĉirkaŭprenis arbara mondo.
/:Nin portis plu kaj plu rivera flu'.:/
Remiloj kaj ŝipet' nur estas etaj,
ĉu por reveno ni estas pretaj?
/:Aŭ ĉu nin portu plu rivera flu'.:/
Nin portis plu kaj plu ondet' petola,
sub kiu ludas fiŝet’ ne sola.
/:Nin portis plu kaj plu rivera flu’.:/