Esperanta teksto | N. B. |
---|---|
Germana titolo | Wir sind des Geyers schwarzer Haufen |
Germana fonto | el la germana junular-movado, post 1918 |
Tipo | traduko |
Ni estas Gajerana nigra band', heja oho!
Tiranojn forbatos ni el land', heja oho!
Rekantaĵo:
Al atak', el bivak',
Ruĝan kokon metu ĉe l' monak'.
Ni volas ĉe l' di-sinjor' plendi, kirielejs,
Ke ni pastraĉon povu mortefendi, kirielejs.
Rekantaĵo
Dum Ev' laboradis kaj Adam', kirielejs,
Nobel' kie estis do tiam? kirielejs.
Rekantaĵo
Nun abatejojn trafu pest', heja oho!
Ni sekvas nur al Manifest', heja oho!
Rekantaĵo
Nin Florjan' Gajer por repago
Gvidas al ag'.
Kun “ligŝu”' sur lia flago,
Kiras' kaj kask' en lak'.
Rekantaĵo
Ĉe Weinsberg brul' kaj rab' okazis, heja oho!
Tre multaj siajn vivojn lasis, heja oho!
Rekantaĵo
Filinon, nobelan ni sen per', heja oho!
Abismen' sendis al infer', heja oho!
Rekantaĵo
Venkitaj iras ni hejmen je fin', heja oho!
Pli bone nepoj finos ĝin, heja oho!
Rekantaĵo