Muziko | József DINNYÉS |
---|---|
Teksto | Zoltán ZELK |
E-teksto | Imre Szabó |
MIDI | violono_savita_el_fajro.mid |
Aperis en la sonkasedo Al Venko!, eldonita de Lingvo-Studio en 1986.
Per violono flammordita
kion fari, povra cigan’?
ĉu vi magios kanton per ĝi,
ĉu adobojn faros la man’?
Trezoro via frakasita,
ligno karba, pendas la kord’,
sed provu, eble ĝi eksonos
kun l’amara, plora agord’.
Ĉu kordoj ŝnure riparitaj?
Tamen eble! provu, povrul’,
ceteron, se ne, por ĝemplori
la minuton de l’kabanbrul’,
kiam pepante furioze
la freneza hirundopar’
por savi siajn idojn
flugas al tegmento-flamar’,
kiam vi hojlis kun la hundo
la pereon — en mondekstrem’
ke grincu via cigansorto
kun la praa kanisa trem’!
Tion priarĉu, ĉi minuton,
poste dormu ĝis la malsat’
vin dormi lasas, ĝis l’oldiĝo,
ĝis la sterko-, koto-ŝprucad’,
en argilkav’ vi nostalgios
pri pasinta lud’ kun angor’,
memor’ surfalos vin flugcindre
kaj dikiĝos fulg’ sur la kor’…