Uzantaj iloj

Retejaj iloj


kanto_kantoverkado

Kanto pri kantoverkado

MuzikoTobiasz Kubisiowski
Esperanta tekstoTobiasz Kubisiowski
Tipooriginala

La kanto aperas en la muzikalo La sorto gvidos vin kantita de 'Dan', 'Kim' kaj 'Tom' ('la Juveloj').

Teksto

Dan
Verki kanton…

Kim
…Malfacilas…

Tom
Jen demand’ pri l’ estetik’
Meti tekston al muzik’

Dan
Dum longa temp’
Revadis mi pri la moment’
En kiu mi iĝos stelul’
Konata ul’, impresa ul’

Kim
En ĉiu jar’
Pensadis mi pri la fanfar’
Honore al mi, kie fam’?
Kie la am’? ho, kia dram’!

Refreno:

Tom
Tri individuuloj provas kunverki kanton
Kio estos nia tem’?
Emocioj ĝis ekstrem’!


Kim,Dan kaj Tom
Tri individuuloj provas kunverki kanton
Kio estos nia tem’?
Emocioj ĝis ekstrem’!

Kim
Tiu knabet’
Neniam aŭskultis min, sed
Ĉi-foje ĉi tiu decid’
Estos de mi, ne de tiu ĉi.

Dan
Ne ĝenu min
Vi estas kiel via patrin’

Tom
Ho ve, kun tia vort’…
Kie la mort’? ho, kia sort’!

Refreno:

Kim
Tri individuuloj…


Dan
Daŭre kunverkas kanton…


Tom
Sed kun tia temperament’
Venos ja neniam konsent’


Dan kaj Kim
Tri individuuloj provas kunverki kanton

Tom
Jen demand’ pri l’ estetik’
Meti tekston al muzik’
Per balado aŭ per kant’
Sin forigi de la band’
Sen akordo en team’
Nin atendos sorta kondamn’

Eksteraj ligoj

kanto_kantoverkado.txt · Lastaj ŝanĝoj: 03.03.2024 23:20 de robin