Muziko | Armando Manzanero |
---|---|
Esperanta teksto | Héctor Jiménez |
Esperanta plenumo | Héctor Jiménez |
Tipo | traduko |
Originala titolo | Contigo aprendía |
Originala plenumo | Armando Manzanero |
Originala teksto | Armando Manzanero |
Per vi lernis mi
ke ekzistas novaj kaj pli bonaj emocioj,
per vi lernis mi
plenigitan mondon koni je iluzioj,
lernis mi
ke la semajno havas eĉ pli ol sep tagojn
grandigi ĉojojn, korektigi erarojn
kaj eĉ feliĉi lernis mi pere de vi.
Per vi lernis mi
vidi la lumon aliflanke de la luno.
per vi lernis mi
ke via ĉeesto por mi gravas pli ol la suno lernis mi
ke povas kiso esti pli dolĉa, pli profunda,
ke jam forlasi povas mi vivon ĉimondan
ĉar ĉion bonan ni ege ĉuis inter ni;
per vi lernis mi
ke mi naskiĝis tuj kiam mi ekkonis vin.