| Muziko | ĉeĥa popolkanto | 
|---|---|
| E-teksto | Jan Filip kaj Karel Filip | 
| Origina titolo | Tam na horách | 
| MIDI | jen_sur_montar.mid | 
/: Jen sur montar', :/
mi birdokanton konas, 
jen sonorado sonas, 
/: jen sur montar', :/
arbaro eĥon donas, 
/: jen sur montár', :/
jen ĝojus mi.
/: Jen sur montar' :/
la facilventoj blovas,
la roso fali povas,
/: jen sur montar' :/
nubetoj sin flugmovas,
/: jen sur montar' :/
jen ĝojus mi!
/: Jen sur montar' :/
jen tie ĉio ridas,
nur belon oni vidas,
/: jen sur montar' :/
amiko kie sidas,
/: jen sur montar', :/
jen ĝojus mi!