Teksto | Martin Wiese |
---|---|
Muziko | Martin Wiese |
Kantas | Martin & la talpoj |
Ĝi finfine estas for
La ŝtono en la brusto
Ĝis revido al dolor'
Ekde aŭgusto
Venu nova energi'
Por problemoj novaj
La malnovajn lasas mi
Al la ĉionpovaj
Refreno
Ĉu mankas iluzi'?
En akordo, en ordo por mi
Ĉu vi iros kun la pli'?
En akordo, en ordo por mi
Kiel fremda estas viv'
Nenionmanka
Venu agoj sen motiv'
Papero blanka
Venu nova energi'
Venu varmaj ondoj
Jen ni staras vi kaj mi
En malsamaj mondoj
Refreno
Kaj vespere venas sonoj de ludanta infanar'
Miksiĝantaj en la aero kun la vento de la mar'
Kaj mi sidas kun gitar'
Venu nova energi'
Venu varmaj ondoj
Jen ni staras vi kaj mi
En malsamaj mondoj