Teksto | M. Hill |
---|---|
E-teksto | William Auld |
MIDI | blovu_la_suda_vent.mid |
Blovu la suda vent’, suda vent’, suda vent’,
Blovu la suda vento transmaren al mi;
blovu la suda vent’, suda vent’, suda vent’,
blovu la suda ventet’ mian karan al mi.
Hieraŭ mi aŭdis, ke ŝipoj alvenas
kaj kuris mi tuj al la vasta marhul’,
Sed kvankam mi provis l’okulo ne povis
ekvidi la barkon de mia karul’.
Blovu la suda vent’, suda vent’, suda vent’,
Blovu la karan revene al mi;
blovu la suda vent’, suda vent’, suda vent’,
blovu lin hejmen senĝene al mi.
Post nia disiĝ’ staris mi ĉe l’lumturo
ĝis nokto descendis al vasta marhul’,
Kaj ne plu mi ekvidis la barkon de l’kara
zorgu venteto pri mia karul’.
Blovu la suda vent’, suda vent’, suda vent’,
Blovu la suda vento transmaren al mi;
blovu la suda vent’, suda vent’, suda vent’,
blovu la suda ventet’ mian karan al mi.
Dolĉas la kanto, ĉu ne, de l’venteto
dum milde ĝi blovas al vasta marhul’,
sed multe pli dolĉa ĝi estas blovante
revenen la barkon de mia karul’.