Uzantaj iloj

Retejaj iloj


perloj_sur_la_ter

Perloj Sur La Ter'

Kantas Persone, muziko & teksto: Bertilo WENNERGREN

Teksto

Ocean' - nin disigas kaj kunligas
Etendita man' - sen enhavo

Vortovan' - sentoj trompas, sentoj rompas
Korojn - sur ekran' - lasta savo

Unison' - voĉoj raŭkaj, adiaŭ' kaj
Skribo per krajon' - la adreso

En vagon' - reracio post ebrio
Petoj kaj admon' - ĝis forgeso

Refreno:

Ni estas perloj sur la ter'
Ni estas cindro en aer'
Ni estas frosto en maten' sur la fenestro


Vi estas cindro sur la ter'
Vi estas perloj en aer'
Kaj la silento en malplen' post longa festo

Rendevu' - kun neniu estas ni
Unika kontribu' - al la listo

Evolu' - esti sola kaj malmola
Kiel la statuo de Kristo

Refreno
perloj_sur_la_ter.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)