| Esperanta teksto | G. O. KARLSSON | 
|---|---|
| Tipo | traduko | 
| Originala titolo | Rings drapa | 
/: Sidas en tombo reĝo altgenta,
glavogarnita, ŝild' sur la brak'. :/
Bona ĉevalo blekas interne,
/:skrapas per hufo al grundfirma tomb'. :/
/: Rajdas la riĉa reĝ' ĉielarkon.
Tremas sub ŝarĝo volba ponteg' :/
Pordoj ĉielaj tuj malfermataj!
/: Manojn de dioj nun premas la gast'. :/
/:Tor ne ĉeestas. Fore li restas.
Oden ordonas, venas la vin'. :/
Frej plektas spikojn je kron' de la reĝo.
/: Frigg ligas bluajn floretojn en ĝin. :/
/: Koran bonvenon, saĝa heroo!
Restos por ĉiam en glor' via nom' :/
Brag' vin salutas el korno trinkante.
/: Sortaj diinoj vin sendis el Nord'. :/