Uzantaj iloj

Retejaj iloj


volontula_vivo

Volontula vivo

Muzikotradicia maoria
Esperanta tekstoJosuo Marso
Tiponova teksto
Originala titoloPokarekare Ana

La kanto aperas en la muzikalo Petveturaj Aventuroj kantita de 'Alex'.

Teksto

Vivo de volontulado
Vere plaĉas al mi.
Mian viv’ en organizo
Elspezi volas mi

Helpadas mi
Vojaĝa viv’
Ĉiam nova land’
Volontula viv’

Ek’ al venonta organizo
Al nova vivo per trajn’
Mia tre valora scio
Utilas ĉie ajn

Kaj amikar’
Postrestas for
Mi memoros vin
En mia kor’

Ne mankas al mi taskoj
Sed mankas la certec’
Ĉu post ĉiuj postenoj
Restos nur solec’?

Sopiras mi
Vojaĝa viv’
For de mia land’
Volontula viv’
Ho kara mi
Senpaŭza viv’
Kien portos min
volontula viv'

Eksteraj ligoj

volontula_vivo.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)