Uzantaj iloj

Retejaj iloj


soleca_akordiono

Soleca akordiono

MuzikoB. Mokrousov
TekstoM. Isakovskij
E-tekstoK. Gusev kaj I. Hoves
MIDIsoleca_akordiono.mid

Teksto

Ree ĉio en nokto mallaŭtas -
En la domoj - nek lumo, nek son'.
/: Sole ie sur strat' oni aŭdas.
Vagan voĉon de akordion'. :/

Jen ĝi al la kamparo sin movas,
Jen revenas al strata angul',
/: Krazaŭ serĉas en nokt' kaj ne trovas
Ion karan soleca vagul'. :/

Freŝa vento de l'kampoj ne ĉesas,
Pomaj floroj ŝutiĝas kun trist'…
/: Kiu, kiu do al vi necesas,
Diru, juna akordionist'. :/

Eble estas ŝi tute apude,
Sed ne scias, ke vokas vi ŝin…
/: Kial vagas vi sola kaj lude
Pelas dormon de ĉiu knabin'?:/

soleca_akordiono.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)