Uzantaj iloj

Retejaj iloj


pacon_volas_ni

Pacon volas ni

MuzikoBéla TARDOS
E-tekstoImre SZABÓ
MIDIpacon_volas_ni.mid

Teksto

Flirtas flago de la liber’, tra la vent’ aprila.
Flagru vi flag’, akompanu nin sur voj’ sunbrila!
Flugu kun ĝoj’ tra l’mondo, flugu vi melodi’:

Refreno:

Pacon, pacon
por popoloj
pacon volas ni!

Verdu bele por ni la gren’, ondu spika oro.
Sur la kampar’ por ni kresku ĉiu bunta floro.
Iru se nin agresos, murdu per venĝo ni!

Refreno

Venkos ni en lukto por pac’, kreskas nia forto.
Flagon de centmilionoj gardos ni ĝis morto.
Venkos la pacluktantoj glore la paclegi’.

Refreno

pacon_volas_ni.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)