Uzantaj iloj

Retejaj iloj


kion_vi_faros

Kion vi faros?

Muzikotradicia litova kanto
Esperanta tekstoSeverija Marija Banaitytė kaj Rogier Huurman
Tiponova teksto

La kanto aperas en la muzikalo Petveturaj Aventuroj kantita de 'Ron' (R) kaj 'Judit' (J)

Teksto

R: Mi nun stiras mian aŭton
Ni parolu poste (2×2)
J: Kial vi ruĝiĝas?
R: Simple mi varmiĝas
J: Kiu vokis vin?
R: Nur mia patrino.

R: Ĉu vi havas koramikon,
Kiu vin atendas? (2×2)
J: Ne! Eĉ ne demandu
tio nun ne gravas.
Mondo antaŭ mi, mi
liberecon havas.

J: Ĉu vi volas voluntuli?
R: Tute mi ne certas (2×2)
Ĉio tro rapidas
Lasu min prefere
Mondo min atendas,
Iru mi libere

Eksteraj ligoj

kion_vi_faros.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)