Muziko | Johnny Jam, Delgado, Søren Rasted, Claus Norreen |
---|---|
Esperanta teksto | Rogier Huurman kaj Spencer VAN DER MEULEN |
Esperanta plenumo | La Tipoj |
Tipo | nova teksto |
Originala plenumo | Aqua |
Tiu ĉi kanto verkiĝis kaj prezentigis okaze de la unua KKPS en Danujo, kaj prenis melodion de tre konata dana kanto por kanti pri haloveno, parto de ĉiu KKPS.
Mi estas vampir’ / kaj mi estas fakiro
Tiel ni vestas, ĉar ni festas
Per kostuma ŝajn’, mi iĝas iu ajn
Kreativeco, tiom da eblecoj
Pretas mia vestar’ por la festo de l’ jar’
Mi montros ĝin dum haloveno
Mi jam ekas sur voj’, plena je antaŭĝoj’
En la bus’, en la trajn’, jen alveno
Ŝminku min en koloroj
Jen muzik’, ni kune dancu
Mi estas fantom’ / kaj mi estas luphomo
Tiel ni vestas, ĉar ni festas
Per kostuma ŝajn’, mi iĝas iu ajn
Kreativeco, tiom da eblecoj
Jen festumo en kostumo / Haloveno
Jen festumo en kostumo / Ni kantu, ni dancu
Jen festumo en kostumo / KKPS
Jen festumo en kostumo / Ni kantu, ni dancu
Per peruk’ kaj mantel’, juvelar’ kaj ĉapel’
mi vestiĝos en nova idento
Timu min, spektu min, miru plu kun fascin’
mi nun estas en mez’ de atento
Ŝminku min nigrablanka
Jen muzik’, ni laŭte kantu
Ŝminku min sangoruĝa
Jen muzik’, ni ĉiuj bambu
Jen festumo en kostumo / Haloveno
Jen festumo en kostumo / Ni kantu, ni dancu
Jen festumo en kostumo / KKPS
Jen festumo en kostumo / Ni kantu, ni dancu
Mi estas mumi’ / kaj mi estas zombio
Tiel ni vestas, ĉar ni festas
Per kostuma ŝajn’, mi iĝas iu ajn
Kreativeco, tiom da eblecoj
Mi estas skelet’ / kaj mi estas monstreto
Tiel ni vestas, ĉar ni festas
Per kostuma ŝajn’, mi iĝas iu ajn
Kreativeco, tiom da eblecoj
Jen festumo en kostumo / Haloveno
Jen festumo en kostumo / Ni kantu, ni dancu
Jen festumo en kostumo / KKPS
Jen festumo en kostumo / Ni kantu, ni dancu
Ho, venis jam la tria nokte
Ne zorgu, ni havos aldonan horon
Ho mojose!