Esperanta teksto | J. D. APPLEBAUM |
---|---|
Tipo | traduko |
Originala plenumo | Hen Wlad fy Nhadau |
Originala teksto | A. P. GRAVES |
Ho, lando de l' patroj tre kara al mi,
la lando de bardoj kaj dolĉmelodi'!
Por vi patrujanoj kun amo en kor'
elverŝis vivsangon en glor'.
Rekantaĵo:
Kimra land', kara vi estas al mi:
dum restos mar'
kaj ondrempar'
mi restos fidela al vi.
Rekantaĵo
Kimrujo! la lando de valo kaj mont',
majestaj krutaĵoj ĝis forhorizont'!
Al kimro fidela aŭdiĝas kantet'
en ĉiu rivera ondet'.
Rekantaĵo
Kaj malgraŭ invado kaj prema sufer'
la lingvo de l' kimroj vivadas sur ter';
neniam silentos poeta la ton'
de l' bardoj, nek harpa la son'.
Rekantaĵo