Uzantaj iloj

Retejaj iloj


en_la_oficejo

En la oficejo

Muzikotradicia tuva
Esperanta tekstoRogier Huurman
Tiponova teksto
Originala titoloTyvam Cheri

La kanto aperas en la muzikalo Petveturaj Aventuroj kantita de 'Alex' (A), 'Klaus' (K), 'Judit' (J) kaj 'Ron' (R). Ĝi temas pri la vivo en la Centra Oficejo de TEJO.

Teksto

K+A:
En la granda oficejo, oficejo
Nia dom’ kaj laborejo, laborejo
Al vi kantas ni konsile, ni konsile
Kaj vi vivos tre facile, tre facile

A:
Poŝton legu telefone, telefone
Tuj respondu perŝablone, perŝablone
Cirkulero komitate, komitate
Ĉio iras aŭtomate, aŭtomate

K:
Ne tro zorgu pri estraro, pri estraro
Restas nur por duonjaro, duonjaro
Multe flugu al forumoj, al forumoj
Repagitaj vojaĝumoj, vojaĝumoj

J: Kiam fakte vi laboras, ĉu laboras?
R: Viajn devojn vi ignoras, ja ignoras
A: Faras ĉion, kion petas, ili petas
K: Ĉiutage laboretas, laboretas

K+A:
En la granda oficejo, oficejo
Nia dom’ kaj laborejo, laborejo
Kafopaŭzo en angulo, en angulo
Jen la viv’ de volontulo, volontulo

Eksteraj ligoj

en_la_oficejo.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)