Uzantaj iloj

Retejaj iloj


egalec_per_lingvo

Egalec' Per Lingvo

Teksto

Vi diras: “Egalec' per lingvo”,
Kaj nia lingvo taŭgas plej,
Sed vi per aŭto kaj mi perpiede
Iras al sama kongresej'.

Vi diras: “Egalec' per lingvo”,
Kun kafo ĉe la televid',
Dum mi malsatas sur la placo.
En poŝo nur dolaroj tri.

Vi diras: “Egalec' per lingvo”,
Viandon vi aĉetis por la kat'
Kaj mi malseka pro la pluvo
Tranokton serĉas sur la strat'.

Vi diras: “Egalec' per lingvo”,
Sed tio ne funkcias pli,
Ĉar vi ĉe Volvo trovis la laboron,
Nepagipova estas mi.

egalec_per_lingvo.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)