Muziko | Melodio de: Den lille Ole |
---|---|
Teksto | H. C. Andersen |
Esperanta teksto | N. P. N. |
La eta Oĉjo kun la ombrelo
Infanoj konas lin de l’ fabelo,
Vespere venas li por vizit'
Al ĉiu eta infana lit'.
Li sternas sian ombrelon tiam,
Komforton kreas ĉe l’ lito ĉiam.
En sonĝo poste rakontas li
Fabelojn ĉarmajn al ĉiuj vi.
Kaj se dumtage vi bonaj restis
Kaj al gepatroj afablaj estis,
Vi ĝoje dormas kaj sonĝas tre
Pri bela, ĉarma, malgranda fe'.