Muziko | E. Windeballe |
---|---|
Esperanta teksto | Teo Jung |
Tipo | nova teksto |
Freŝa vento, freŝa vivo
blovas de la altmontar'
kaj en gaja ofensivo
pelas polvon el arkivo,
puŝas al agema far'.
Vigla blovo, verva movo
tuŝas niajn vicojn nun:
For metodoj de l’ malnovo,
sur aktar' senpova kovo!
Ek! Renkonte al la Sun'!
Kiu volas mond-akiri,
estu preta por batal'.
Ne utilas nur sopiri,
sed kuraĝe pioniri,
lukti por la ideal'!
Belaj estas sapvezikoj
de la revo kaj imag',
belaj ankaŭ statistikoj
kaj ekzaktaj la rubrikoj;
tamen venkas nur la ag'.
Do, antaŭen, karaj fratoj,
en batalon kun defi'!
Ne timigu vin la batoj —
vi rebatu! Ja soldatoj
de l’ Ideo estu vi!
Tra batalo kaj laboro
lumradias la Estont'.
Venos horo, brilos gloro,
regos ĝoj', jubilos koro:
Nia estos jam la Mond'!