Letero (Soroka)

Teksto
Muziko
Vladimir Soroka

Teksto

Facile tuŝas la literoj la paperon || D G D A
De l' letero. || D ---> F
Mi skribas longe, ĝis finiĝas la krajono || D G D A
Kaj kajero. ||D

Hm

Pri la tendaro || Em
Ĉe bordo de la mar'. || A D Hm
Pri ĝia karo, || Gm
Simila al la || A
Mallaŭta via voĉo, || Dm Gm A
Ho, mia belulino, ||Dm Gm A
Kara! || D

Ĉe la fenestro sidas mi, || D G D A
Rememoriĝas kvazaŭ sonĝ' tendaro nia. || D ---> F
Mi skribas nokte, ĝis laciĝas miaj manoj, || D G D A
Kara mia. ||D

Hm

Pri suna tero, || Em
Ĉe bordo de la mar'. || A D Hm
Pri la somero, || Gm
Varmega kiel || A
Dum tiu ĉarma nokto || Dm Gm A
Unua via kiso… ||Dm Gm A
Kiso. || D

(muzika ludo de strofo)

Hm

Pri la tendaro || Em
Ĉe bordo de la mar'. || A D Hm
Pri ĝia karo, || Gm
Simila al la || A
Mallaŭta via voĉo, || Dm Gm A
Ho, mia belulino, ||Dm Gm A
Kara! || D