Tio montras diferencojn inter du versioj de la paĝo.
abio [01.01.2008 21:39] darsi |
abio [21.12.2023 09:34] |
||
---|---|---|---|
Linio 1: | Linio 1: | ||
- | ====== Abio ====== | ||
- | Teksto de Raisa KUDASxOVA, muziko de Leonid BEKMAN laux la motivo de "Infana Soneto" de Robert SCHUMANN. | ||
- | Novjara, populara infana rusa kanto (simile al "Jungle Bens" en anglolandoj), tradukis [[Tatjana AUDERSKAJA]]. | ||
- | Teksto estas prenita de "La Ondo de Esperanto", -1 Jan 2006 (135) | ||
- | |||
- | ===== Teksto ===== | ||
- | '' [[F]] [[C7]] [[F]]'' | ||
- | ''Abi' naskigxis en arbar''' | ||
- | '' [[F]] [[C7]] [[F]]'' | ||
- | ''kaj kreskis kun fier','' | ||
- | '' [[A7]] [[Dm]]'' | ||
- | ''//cxar verda estis gxia vest//'' | ||
- | '' [[F]] [[C7]] [[F]]'' | ||
- | ''//dum vintro kaj somer'.// (2-foje)'' | ||
- | |||
- | Karese kantis negxa vent': | ||
- | "Vi dormu en kviet'!" | ||
- | //Pro mola negx' de avo-frost// | ||
- | //varmigxis abiet'.// (2-foje) | ||
- | |||
- | Timema griza leporet' | ||
- | saltadis sub abi'. | ||
- | //Kaj foje lup', severa lup// | ||
- | //kuradis preter gxi.// (2-foje) | ||
- | |||
- | Jen knaras sub la sledo negx', | ||
- | rapidas la cxeval' | ||
- | //kaj kuras vigle tra l'arbar// | ||
- | //en negxkovrita val'.// (2-foje) | ||
- | |||
- | Alvenis rapidkura sled' | ||
- | gvidata de "mujxik'"((**mujxik** (R мужик) ruslanda kampulo.)). | ||
- | //Forhakis abieton li,// | ||
- | //precize sub radik'.// (2-foje) | ||
- | |||
- | Kaj poste venis kun ornam' | ||
- | abi' en bela vest', | ||
- | //kaj portis multan gxojon gxi// | ||
- | //al nia gaja fest'!// (2-foje) | ||
- | |||
- | |||
- | * vd. ankaux [[Naskigxis ie en arbar'|tradukon]] de [[Ocxjo DADAEV]] | ||
- | |||
- | ===== Notoj ===== | ||
- | > Gxin konas cxiu ruso, sed nur malmultaj scias, ke gxi ne estas popola. Gxin kunkreis du neprofesiuloj, kiuj ecx ne konis unu la alian. Raisa Adamovna KUDASXOVA (frauxline: Gidrojc), guvernistino kaj bibliotekistino, verkis la tekston en 1903, kaj gxi aperis en la januara numero de la revuo "Maljutka" (Etulo) 1904, poste en kelkaj porinfanaj kolektoj. Agronomo Leonid Karlovicx BEKMAN legis la tekston kaj kantis gxin al sia filino Vera, surbaze de la motivo el la "Infana Soneto" de Robert SCHUMANN. Cxar la agronomo ne konis notojn, la melodion registris lia edzino, pianistino Jelena Aleksandrovna BEKMAN-SXCXERBINA. La geedzoj Bekman verkis por Vera kelkajn aliajn kantojn, kaj iliaj konatoj ofte petis reskribi ilin. Fine, al la geedzoj tedis la reskribo, kaj ili eldonis kolekton "Kantoj por Verinjo". Cxu ne bela Kristnaska historio? | ||
- | > **"La Ondo de Esperanto", -1 Jan 2006 (135)**: | ||
- | |||
- | |||
- | ===== Eksteraj ligoj ===== | ||
- | *http://esperanto.org/Ondo hejmpagxo de "La Ondo de Esperanto" | ||
- | |||
- | {{tag>litero_a kanto akordoj rusa infana}} | ||