Uzantaj iloj

Retejaj iloj


artikolo_el_komencanto_2003-3

Diferencoj

Tio montras diferencojn inter du versioj de la paĝo.

Ligilo al kompara rigardo

artikolo_el_komencanto_2003-3 [21.08.2009 01:56]
bornforwater
artikolo_el_komencanto_2003-3 [21.12.2023 09:34]
Linio 1: Linio 1:
-====== "Kaj de la 1987-a ni ĉiam estas kune..."​ (Natalja Gerlaĥ kaj Ĵomart Amzejev) ====== 
  
-Artikolo el Komencanto 2003 numero 3 (39) 
-//el la rubriko "Kiel tio komencigxis"//​ 
- 
-//Natalja Gerlahx kaj Jxomart Amzejev// 
-//konataj tra Esperantujo kiel kantistoj, muzikistoj kaj komponistoj.//​ 
- 
-**Natalja Gerlahx** 
-Mi naskigxis en malgranda urbo Kentau, sude de Kazahxio, kie dauxre logxas miaj gepatroj. Mi vizitis du lernejojn samtempe: mezlernejon kaj muzikan lernejon (lernis ludi pianon). 
- 
-Tuj post la gimnazio, en 1985, mi komencis studi cxe Pedagogia Instituto al instruistino pri fiziko kaj matematiko. Tie mi renkontis Jxomart, kiu gvidis muzikan bandon, al kiu mi aligxis la unuan tagon de miaj studoj. ​ 
-Krom la muziko mi ankaux lernis Esperanton de Jxomart. ​ 
-Mi sxatus malkovri ke Jxomart "​postkuris"​ min dum jaroj antaux ol tio fin-fine tedis al mi kaj ni estigxis la paro. Kaj de la 1987 ni cxiam estas kune. Do, mi ege gxojas ke li ne plu tedas min (kaj mi esperas ke mi ne tedas lin) - ni ja estas kune dum 16 jaroj! 
- 
-En Svedio mi dauxrigis studi, unue la lingvojn (svedan kaj anglan). Mia profesio tute ne rilatas al muziko, mi cxiam preferis ciferojn kaj logikon. Translokigxinte al Svedio mi elektis komputilfakon. Poste mi komencis labori kiel konsultanto pri e-posxtaj servilsistemoj de Microsoft cxe malgranda firmao. Nun mi prizorgas //​mailsistemojn//​ de eksteraj entreprenoj,​ kiel Sony ks. 
- 
-Miaj hobioj (krom Esperanto): aerobiko, kurado dum somera tempo, biciklado, laboro kun PhotoShop kaj hejmpagxoj (mia lastatempa hobio). Mi ege sxatas pasigi liberan tempon cxe la naturo kaj miaj familianoj kaj ni cxiam gxuas la tempon kune. 
- 
-**Jxomart Amzejev** 
-Naskigxis, studis, militservis,​ denove studis... k.t.p. Estas interese, ke la unua artikolo, kiun mi legis post la militservo estis pri Esperanto. Mi revenis de la militservo, en la jaro 1978, kaj mia fratino rakontis al mi pri iuj korespondaj kursoj de Esperanto - tio estis serio de artikoloj-lecionoj de Boris Kolker. Gxuste tiam mi esperantistigxis kaj tiel komencigxis mia Esperanto-vivo! 
- 
-Por ne esti la sola esperantiso en mia urbo (Cximkent, Kazahxio), mi arangxis E-kurson en Pedagogia Altlernejo, kie mi laboris. Tiel aperis mia e-bando "​Kredo"​. Natasxa kaj mi estas "​restajxo"​ de la bando. Kiel E-dueto ni ekzistas dum jam multaj jaroj. Mi ankaux partoprenis multajn ekssovetiajn E-arangxojn kiel sola artisto. 
- 
-Natasxa kaj mi estas geedzoj kaj ni havas filinon, Karina, kiu naskigxis en la jaro 1995m vintre. Ni esperas, ke ni iam kantos triope! 
- 
-Mi jxus finstudis por ixgi profesia sonteknisto. Mi ja cxiam estis interesita pri muzika registrado, kaj nun tio estos, espereble, mia profesio. 
- 
-Krom Esperanto kaj kantado mi ankaux sxatas //​gxiu-gxutsu//​ (japanan luktarton). Legado kaj biciklado estas aliaj miaj interesoj. Ekde 1991 mi logxas en Stokholmo, Svedio. En Kazahxio restis mia patrino kaj unu fratino. 
- 
- 
-==== Kial vi translogxigxis de Kzahxio al Svedio? ==== 
- 
-**Jxomart:​** Cxio okazis tute neplanite. Ni estis en Norvegio, kaj laux la vojo hejmen, al tiama Sovetunio, okazis milita pucxo en Moskvo (1991) kaj... ni decidis resti en Svedio. 
- 
- 
-==== Cxu tre malsamas tiam la E-medio en Svedio, kompare kun tiu de Sovetunio? ==== 
- 
-**Jxomart:​** Fakte jes... Sovetaj esperantistoj estas tute malsimilaj al svedaj esperantistoj,​ same kiel Sovetio kaj Svedio, sed niaj E-amikoj multe helpis nin en nia nova lando. Kaj ni estas ege dankemaj al ili pro cxio. 
- 
-**Natasxa:​** Cxu vi scias, ke "Valso por amikoj"​ estas dedicxita al cxiuj niaj amikoj, sed precipe al la svedaj?! 
- 
-==== Kio signifas kanti en Esperanto por la duopo Jxomart kaj Natasxa? ==== 
- 
-**Jxomart:​** Mi ecx ne scias kion respondi... Por mi kanti cxiam estas dialogo, interparolo kun la aliaj. Por mi gravas, ke ekzistas iu, kiu auxskultas kaj komprenas min. Cxu estas nur kelkaj homoj aux plena halo kiu auxskultas, tio ne tre gravas. 
- 
-**Natasxa:​** Cxion! Vi ne povas imagi kian gxuon ni trasentas kantante por "​Nia"​ publiko, kiu inspiras cxiun nian vorton, kiu sekvas cxiun nian enspiron. Tiu atmosfero, kiu establigxas dum multaj niaj koncertoj simple ne estas forgesebla! Kaj ni ege dankas nian publikon pro tiu interkompreno kaj revelacio, kiun gxi donacas al ni, cxiufoje, kiam ni staras sur scenejo. Dankon! 
- 
-==== De kie vi cxerpas inspiron verki viajn muzikajxojn,​ Jxomart? ==== 
- 
-Mi ne faras ion specialan por kapti la inspiron. Simple foje al mi sxajnas, ke iu temo estas aktuala aux interesa ​ por rakonti al aliaj homoj. 
- 
-==== Jxomart kaj Natasxa laux Jxomart kaj Natasxa. ==== 
- 
-**Jxomart:​** Ni estas tute "​normalaj"​ homoj. Familio por mi nun estas tre grava. Muziko kaj Esperanto helpas nin trovi nian lokon en la vivo, kaj renkontigxoj kun niaj auxskultantoj donas al ni energion por krei denove. 
- 
-**Natasxa:​** Mi ne volas esti tre kritikema, sed iu muzikisto mi tute ne estas. Dio, (aux mia patrino) donacis al mi vocxon kaj Jxomart vere batalis por prilabori gxin. Do tio, kion vi auxdas kiam mi kantas - estas laboro de Jxomart. Sed mi sxategas kanti. Kaj ne nur kanti - mi sxatas tiun silentan interparolon,​ kiu kreigxas dum niaj koncertoj. Kaj kiam ni ne plu kapablos krei tion, ni sxajne ne plu kantos... sed mi esperas, ke tio neniam okazos! 
- 
-==== Kiuj estas viaj estontaj planoj rilate al E-muziko? ==== 
- 
-**Jxomart:​** Ni planas eldoni novan KD-n cxi somere kun novaj kaj, eble, kun kelkaj prilaboritaj malnovaj kantoj. Ankaux estas planata partopreno cxe IJK en Svedio. Gxenerale mi povas diri, ke ni ne planas cxesi kanti. 
- 
-{{tag>​artikolo}} 
artikolo_el_komencanto_2003-3.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)