Uzantaj iloj

Retejaj iloj


burdo_sur_fenestro

Diferencoj

Tio montras diferencojn inter du versioj de la paĝo.

Ligilo al kompara rigardo

burdo_sur_fenestro [01.02.2019 23:02]
kaa
burdo_sur_fenestro [21.12.2023 09:34]
Linio 1: Linio 1:
-====== Burdo sur fenestro ====== 
  
-^Muziko kaj esperanta teksto|[[Mihxail POVORIN]]| 
-^Esperanta plenumo|[[Mihxail POVORIN]]| 
- 
-//La kreon de tiu ĉi kanto inspiris vera renkontiĝo kun burdo, pri kiu temas en ĝi. La renkontiĝo okazis la 20-an de julio 2015 en Esperanto-tendaro apud Ĉeboksaro (la ĉefurbo de Ĉuvaŝio, Rusio). La kanto estas unu el pluraj kantoj de Mikaelo Povorin, dediĉitaj al etaj estaĵoj (plejparte insektoj).//​ 
- 
-===== Teksto ===== 
- 
-Suna vetero. Freŝa aero. 
-Ĝuu la vivon, foriru ĉagren’! 
-Gaja humoro, flora odoro 
-Regas en loko de nia kunven’. 
-Kaj la disiĝa tag’ ne baldaŭ dumas. 
-Sed jen, rigardu: kio tie zumas? 
-Grandega burdo sur fenestro umas, 
-Liberon trovi strebas ĝi kun pen’. 
- 
-Verda herbaro, dolĉa nektaro 
-Tute apudas, sed mankas raci’, 
-Kaj la insekto sub mia spekto 
-Ĝene baraktas en plena nesci’ 
-Pri tiu firma baro diafana, 
-Faranta ĝian penon tute vana. 
-Frapadas ĝi la vitron, vigla, sana, 
-Senhelpa, kiel fiŝo sur glaci’. 
- 
-Savo proksimas, tamen mi timas 
-Tuŝi la burdon pro pika dolor’. 
-Estas danĝere! Eble prefere 
-Vojon memstare ĝi trovu al flor’. 
-Se Dio al la burdo cerbon donus, 
-Ĝi saĝe kaj sagace jam rezonus, 
-Ke flugi tra la pordo ja pli bonus, 
-La burdo jam delonge estus for. 
- 
-Samideanoj, en niaj manoj 
-Estas ŝlosilo por estonta viv’. 
-En nia koro multas fervoro, 
-Bona intenco kaj pozitiv’. 
-En rondo diskutante ni kunsidas, 
-Sed en diskutoj ardaj ni ne vidas, 
-Ke rekta voj’ ne ĉiam pli proksimas, 
-Ekzistas certe ja alternativ’. 
- 
-===== Muziknotoj ===== 
-{{:​burdo_sur_fenestro_korektita.png?​600|}} 
- 
-{{tag>​kanto litero_b barda Rusio}} 
burdo_sur_fenestro.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)