Uzantaj iloj

Retejaj iloj


cxe_la_luna_lumo

Diferencoj

Tio montras diferencojn inter du versioj de la paĝo.

Ligilo al kompara rigardo

cxe_la_luna_lumo [06.04.2013 00:54]
pista kreita
cxe_la_luna_lumo [21.12.2023 09:34]
Linio 1: Linio 1:
-====== Ĉe la luna lumo… ====== 
  
-^Esperanta teksto|[[wpeo>​Gaston Waringien]]| 
-^Tipo|traduko| 
- 
-(17a jarcento, Parizo) 
-El «Dektri malnovaj francaj kanzonoj» en traduko de G. Waringhien. 
-(Tiu arieto, improvizita de Lulli, enscenigis personojn de la Itala Komedio; Pieroto kaj Arlekeno). 
- 
-===== Teksto ===== 
- 
-Cxe la luna lumo, 
-Lasu, Pierot',​ 
-Ke per via plumo 
-Skribu mi por not'. 
-For kandelo mia, 
-Plu ne brulas flam' 
-Min enlasu vi ja 
-Pro la Dia am'! 
- 
-Cxe la luna lumo 
-Diris Pierot':​ 
-— Mi sen skriboplumo 
-Kusxas en dorlot'​. 
-Nian najbarinon 
-Iru peti tuj, 
-Cxar sxi la fajrilon 
-Batas cxe l'​fajruj'​. 
- 
-Cxe la lumo luna 
-Iris Arleken'​ 
-Al la bela bruna, 
-Sxi respondas jen: 
-— Kiu frapas tie? 
-Kaj rediras li: 
-— Min enlasu pie 
-Pro la Ama Di'! 
- 
-Cxe la luna lumo 
-Oni en malhel'​ 
-Sercxas pri la plumo, 
-Sercxas pri kandel'​. 
-Kion oni trovis, 
-Restis en nesci',​ 
-Sed la pordon sxovis 
-Ili ja post si! 
- 
- 
-{{tag>​kanto litero_cx franca popola}} 
cxe_la_luna_lumo.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)