Tio montras diferencojn inter du versioj de la paĝo.
cxu_al_paca_cel [27.02.2007 17:56] 127.0.0.1 ekstera redakto |
cxu_al_paca_cel [21.12.2023 09:34] |
||
---|---|---|---|
Linio 1: | Linio 1: | ||
- | ====== Cxu Al Paca Cel ====== | ||
- | //Kantas [[Persone]].// | ||
- | //Muziko de Bertilo, teksto de Bertilo & Per Ola// | ||
- | |||
- | ===== Teksto ===== | ||
- | La Urso rampas en la polvo de la ter' | ||
- | La Aglo sxvebas super li en la cxiel' | ||
- | Cxu al paca cel'? | ||
- | |||
- | Jen fabelo pri Aglo kaj Granda Urs' | ||
- | kiuj ege kvereladis pri la pac' | ||
- | Urso timegis pro la beko de la bird' | ||
- | kaj Aglo terurigxis pro la ursungeg' | ||
- | |||
- | Aglo logxis alte sur la monta pint' | ||
- | kaj Urso en profunda kaverneg' | ||
- | En la spaco regis Aglo super cxiu bird' | ||
- | sur la grundo estis regxo Granda Urs' | ||
- | |||
- | Sed kreskis la teruro en la bestetar' | ||
- | Tiraneco igxis tre kutima vort' | ||
- | Cxiu birdo timis punon de l' aera regx' | ||
- | La terbestoj suferadis pro la urssubprem' | ||
- | |||
- | Oni plendis kaj postulis finon al l' frenez' | ||
- | "Mi ne plu povas elteni"!, kriis mus' | ||
- | Estis manifestacioj de la paserar' | ||
- | "Ne la ungoj kaj al beko kaj batal'!" | ||
- | |||
- | La regxoj ekkomprenis ke maturis temp' | ||
- | por solvado de la fisituaci' | ||
- | Ili iris por diskuti pri la problemeg' | ||
- | sur insulo cxirkauxita de la mar' | ||
- | |||
- | Cxiu volis ke l' alia por la trankvilec' | ||
- | cedu iom de la akro kaj fier' | ||
- | sed l' alia cxiam diris ke necesas ja | ||
- | iomege por protekto de la pac' | ||
- | |||
- | Birdo Granda nun proponis ke la Urso tuj | ||
- | tondu for la ungojn de la dekstra pied' | ||
- | "Tute bone!", diris Urso, "se fortondas vi | ||
- | saman nombron de l' maldekstra ungegar'" | ||
- | |||
- | "Sed memoru pri l' pigino kaj la acxa peg'!" | ||
- | diris Urso nun en malkontenta ton' | ||
- | "Cxu ne ili estas membroj de la birda klan'? | ||
- | Ankaux ili devus tondi sin, cxu ne?" | ||
- | |||
- | La peg-ungeg' - protektas vin - atakas min - La pig-timig' | ||
- | Blekis Aglo kun aplombo: "Tio estas ja | ||
- | por diskuti inter vi kaj tiuj du" | ||
- | |||
- | La kverelo dauxris tagon sur la mara insulet' | ||
- | ecx al la vespera mallumigx' | ||
- | La postuloj de l' Baleno ne alvenis cxar | ||
- | La diskuto estis fore de la strand' | ||
- | |||
- | Tamen fine estis iom da interkonsent' | ||
- | Reciproka tondado de ungar' | ||
- | Sed la Urso ekblekegis: "Hej, atendu nun! | ||
- | Estas granda diferenco inter ni!" | ||
- | |||
- | Vi 'stas birdo, mi 'stas urso, povas flugi vi | ||
- | dum mi rampas en la polvo de la ter' | ||
- | Mi postulas ke vi tondu ankaux plumojn for | ||
- | Vi ne sxvebu en la spaco super mi | ||
- | |||
- | Sed Aglo tro fieris pri la spacflugad' | ||
- | kiu estu garantio kaj protekt' | ||
- | ke Urso ne havigu novajn ungojn tuj | ||
- | La diskuto cxesis en malamikec' | ||
- | {{tag>litero_cx kanto}} | ||