Uzantaj iloj

Retejaj iloj


dankon_al_la_vivo

Diferencoj

Tio montras diferencojn inter du versioj de la paĝo.

Ligilo al kompara rigardo

dankon_al_la_vivo [04.11.2015 13:59]
127.0.0.1 ekstera redakto
dankon_al_la_vivo [21.12.2023 09:34]
Linio 1: Linio 1:
-====== Dankon al la vivo ====== 
-{{ youtube>​rMuTXcf3-6A}} 
-^Muziko, originala teksto, originala plenumo|[[wpeo>​Violeta_Parra|Violeta PARRA]]| 
-^Originala titolo |Gracias a la vida| 
-^Tipo|traduko| 
  
-Tre fama kanto, iomete adaptita en la esperanta traduko. 
-Ĝin kantis ankaŭ Joan Baez, Maria Dolores Pradera, U2, Mercedes Sosa, Elis Regina, Colette Magny kaj Maria Farandouri, Florent Pagny, ktp. 
-<WRAP clear></​WRAP>​ 
-<WRAP col3> 
-===== Traduko 1 ===== 
-^Esperanta teksto|Francesco PIGNATELLI| 
- 
-Dankon al la vivo, ĝi tre malavaris 
-ĝi donis okulojn kaj kiam malfermas 
-ilin distingas mi nigron de blanko 
-kaj en alta ĉielo nokton stelplenan 
-kaj en granda amaso viron al mi karan. 
- 
-Dankon al la vivo, ĝi tre malavaris 
-ĝi donis la sonon kaj la skribkapablon 
-kune kun la vortoj pensataj plengorĝe 
-filo panjo amiko lum' kaj esperanto 
-kaj l' anima vivo de mia granda amo. 
- 
-Dankon al la vivo, ĝi tre malavaris 
-ĝi donis flugilojn al miaj piedoj lacaj 
-per ili vizitis mi marojn kun landoj 
-urbojn dezertojn arbarojn kaj montojn 
-kaj la straton vian, la korton, vian hejmon. 
- 
-Dankon al la vivo, ĝi tre malavaris 
-ĝi donis la koron kiu forte pulsadas 
-kiam miras mi fruktojn de l' cerebro homa 
-kiam miras mi bonon disde la malbono 
-kiam miras mi la fundon de rigard'​ via klara. 
- 
-Dankon al la vivo, ĝi tre malavaris 
-ĝi donis la ĉielon kaj sub volvo ĝia 
-matene vespere kantas fringeloj 
-paseroj kardeloj hirundoj kaj griloj 
-kaj la dolĉa voĉo de mia vir' amata. 
- 
-Dankon al la vivo, ĝi tre malavaris 
-ĝi donis la ridon kaj ĝi donis ploron 
-mi tiel distingas de l' ĝojo doloron 
-la du elementojn naskantajn mian kanton 
-kaj la kanton de vi mem kaj mian saman kanton 
-kaj la kanton de ĉiuj, ĝi estas mia kanto. 
- 
-===== Traduko 2 ===== 
-^Esperanta teksto|[[wpeo>​Franko_Luin|Franko LUIN]]| 
- 
-Dankon al la vivo, la riĉaĵdonanto,​ 
-pro la du okuloj, kies vidkapablo 
-helpas min distingi nigron de la blanko 
-kaj la stelojn brilajn en la ĉielalto 
-kaj l'​amaton mian en la homamaso. 
- 
-Dankon al la vivo, la riĉaĵdonanto,​ 
-pro la du oreloj, kies aŭdovasto 
-kaptas tagon, nokton, grilojn kaj birdkantojn,​ 
-batojn kaj turbinojn, bojojn kaj pluvfalojn 
-kaj la voĉon mildan de la koramato. 
- 
-Dankon al la vivo, la riĉaĵdonanto,​ 
-pro la voĉdonaco kaj la literaro, 
-kiuj donis vortojn al la pensimago, 
-panjo, amiko, frato kaj la luma pado, 
-kiun laŭiras lante la amata paŝo. 
- 
-Dankon al la vivo, la riĉaĵdonanto,​ 
-pro la longaj vojoj kaj la piedlaco. 
-Ili min kondukis al urboj kaj vilaĝoj, 
-bordoj kaj dezertoj, valoj kaj montaroj 
-kaj al via domo, korto kaj loĝstrato. 
- 
-Dankon al vi vivo, la riĉaĵdonanto,​ 
-pro la kor' sentema al la homaj agoj. 
-Tremas ĝi vidante homajn cerbumaĵojn,​ 
-tremas ĝi vidante la malbonovaston,​ 
-tremas ĝi vidante vian okulklaron. 
- 
-Dankon al la vivo, la riĉaĵdonanto,​ 
-pro la rid' kaj ploro, kiuj pro la kvanto 
-distingigas ĝojon de malĝojoplanto,​ 
-tiujn du enhavojn de ĉiu mia kanto 
-kaj de via kanto, tutegala kanto, 
-kaj de ĉies kanto, tiu sama kanto. 
- 
-===== Traduko 3 (laŭ 1 kaj 2) ===== 
-^Esperanta teksto:​|Francesco Pignatelli / [[wpeo>​Franko_Luin|Franko Luin]] / Marion Bélisle| 
- 
-Dankon al la vivo, ĝi tre malavaris 
-ĝi donis okulojn kies vidkapablo 
-ebligas distingi la nigron de l' blanko 
-kaj en alta ĉielo la nokton stelplenan 
-kaj en homamaso la viron al mi karan. 
- 
-Dankon al la vivo, ĝi tre malavaris 
-ĝi donis la voĉon kaj la literaron, 
-kaj per ili vortojn al la pensimago, 
-filo panjo amiko lum' kaj esperanto 
-kaj l' anima vivo de mia granda amo. 
- 
-Dankon al la vivo, ĝi tre malavaris 
-ĝi donis piedojn kaj la longajn vojojn. 
-Ili min kondukis al urboj kaj vilaĝoj, 
-bordoj kaj dezertoj, valoj kaj montaroj 
-kaj al via domo, via korto, via strato. 
- 
-Dankon al la vivo, ĝi tre malavaris 
-ĝi donis la koron kiu forte pulsadas 
-kiam vidas mi la fruktojn de la cerboj homaj 
-kiam vidas mi la bonon tiel for de l' malbono 
-kiam vidas mi la fundon de l' okuloj viaj. 
- 
-Dankon al la vivo, ĝi tre malavaris 
-ĝi donis la ĉielon kaj sub volvo ĝia 
-matene vespere kantas fringeloj 
-paseroj kardeloj hirundoj kaj griloj 
-kaj la dolĉa voĉo de mia koramato. 
- 
-Dankon al la vivo, ĝi tre malavaris 
-ĝi donis la ridon kaj ĝi donis ploron 
-mi tiel distingas de l' ĝojo doloron 
-la du elementojn naskantajn mian kanton 
-kaj la kanton de vi mem, tute saman kanton 
-kaj la kanton de ĉiuj, kiu estas mia kanto. 
-</​WRAP>​ 
- 
-===== Eksteraj ligoj ===== 
- 
-* http://​eo.wikipedia.org/​wiki/​Violeta_Parra - Violeta Parra en Vikipedio 
-* http://​www.youtube.com/​watch?​v=rMuTXcf3-6A - Videofilmo de la hispanlingva versio, kun Joan Baez kaj Mercedes Sosa 
- 
-{{tag>​litero_d cxilio hispana ama filmo}} 
dankon_al_la_vivo.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)