Uzantaj iloj

Retejaj iloj


dek_klubanoj

Diferencoj

Tio montras diferencojn inter du versioj de la paĝo.

Ligilo al kompara rigardo

dek_klubanoj [18.08.2017 08:29]
ljosxa filmo, notoj enpagxen
dek_klubanoj [21.12.2023 09:34]
Linio 1: Linio 1:
-====== Dek klubanoj ====== 
  
-^Muziko|[[Georgo Handzlik]]| 
-^Esperanta teksto|[[Georgo Handzlik]]| 
-^Plenumo|[[Georgo Handzlik]]| 
- 
-Georgo Handzlik estas pola kantisto de Esperanto-kantoj. Foje oni lin nomas la “Bardo sen barbo”, lia kromnomo, laŭ unu el liaj kantoj. 
- 
-===== Teksto ===== 
-{{ youtube>​me5KUTMeqMs}} 
-{{ https://​lingvovojo.files.wordpress.com/​2014/​03/​balado-dek-klubanoj-spartito0001.jpg?​500}} 
-Dek klubanoj kunvenadis 
-En la klubo “Verda Stel’ ” 
-Kaj elekti prezidanton 
-Estis ties ĉefa cel’. 
-Kaj kverelis, babiladis, 
-Kafumadis, ktp. 
-Unu diris: Adiaŭ! 
-Kaj restis nur klubanoj naŭ. 
- 
-Sed aliaj ĉiam ridis 
-Pri l’ ideo kaj la klub’. 
-Iun timigis stulta mok’ 
-Kaj estis nur klubanoj ok’. 
- 
-Ĉiuj laboris tre fervore, 
-Sindoneme, tamen, sed, 
-Al John naskiĝis eta beb’ 
-Kaj restis nur klubanoj sep. 
- 
-Kune planis forvojaĝi, 
-Sed al iu mankis mon’ 
-Por vojaĝi al kongres’ 
-Kaj restis nur klubanoj ses. 
- 
-Sed Mark’ prenis jakon, ĉapon, 
-Ĉar ekvidis knabo, ke 
-Ekstere staras belulin’ 
-Kaj restis nur klubanoj kvin. 
- 
-Tamen Ĵak – samideano 
-Antaŭ venis al la klub’ 
-Vodkon aĉetis en stratbar’ 
-Kaj restis nur klubanoj kvar. 
- 
-Kvar kverelis, kiu estos 
-De la klubo prezidant’ 
-Iu laŭtblasfemis:​ Fi’ ! 
-Kaj restis nur klubanoj tri. 
- 
-Iufoje dum ses horoj 
-Ĉarma daŭris la preleg’, 
-Unu mortis pro enu’ 
-Kaj restis nur klubanoj du. 
- 
-Unu vangofrapis duan 
-Ĝis evidenta senkonsci’ 
-Kaj tiam glore, plenhonore 
-Prezidanto restis mi. 
- 
- 
-===== Eksteraj ligoj ===== 
-* https://​www.youtube.com/​watch?​v=me5KUTMeqMs - prezento dum la hispana kongreso en 2011 
-* https://​lingvovojo.files.wordpress.com/​2014/​03/​balado-dek-klubanoj-spartito0001.jpg - muziknotoj 
- 
-{{tag>​kanto litero_d filmo notoj}} 
dek_klubanoj.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)