Uzantaj iloj

Retejaj iloj


fromagx_el_edamo

Diferencoj

Tio montras diferencojn inter du versioj de la paĝo.

Ligilo al kompara rigardo

fromagx_el_edamo [10.02.2009 07:11]
ljosxa etikedo "notoj"
fromagx_el_edamo [21.12.2023 09:34]
Linio 1: Linio 1:
-====== Fromaĝ'​ el Edamo ====== 
  
-^Teksto|Raymond SCHWARTZ| 
-^Muziko|Franz Winkler| 
-^Kantas|Johan Valano - Claude Piron| 
-  
-El la sonkasedo "​Frandu piron!"​ de Johan Valano, aperinta en 1982 cxe la eldonejo Edistudio, Italio. 
- 
-===== Teksto ===== 
-{{ :​muziknotoj:​fromagx-el-edamo.png?​380}} 
- 
-Li estis maristo fidela, 
-Kiu post longa vojaĝ'​ 
-Al la fianĉino en hejma vilaĝ'​ 
-Revenis kun bulo da fromaĝ'​ . 
- 
-> Fromaĝ'​el EDAMO-ĝi estu por vi 
-> Pri mia amo la garanti'​ . 
-> Konservu ĝin pie, sub silka paper' 
-> Kaj ĝin vidante, pensu pri mi dum versper'​ ! 
- 
-Sed nia maristo tuj devis 
-Iri por nova vetur' . 
-Kaj lia fraŭlino kun plora murmur'​ 
-Promesis per plej solena ĵur' . 
- 
-> Fromaĝ'​ el Edamo, mi ĵuras al vi, 
-> Ke mia amo nur estos li- 
-> Mi gardos vin pie, ĝis mia amant' 
-> Revenos por edziĝi el transmara land' . 
- 
-Kaj ĉiumatene, fidele 
-Al la fromaĝ` sur bufed' , 
-Ŝi portis du vazojn kun freŝa buked' , 
-Ŝtelita ĵus el najbara bed' . 
- 
-{{  :​bildoj:​valano_frandu_piron.jpg?​130}} 
- 
-> Fromaĝ'​ el Edamo, vi estos por mi, 
-> Pri mia amo la garanti'​ . 
-> Mi ĝoje rekonas, de lia vizaĝ'​ 
-> La karajn trajtojn nun en tiu ĉi fromaĝ'​ . 
- 
-Sed ŝia maristo pereis, 
-Ve! en la ondoj de l' mar' . 
-Ŝi tion eksciis sen antaŭprepar'​ , 
-Nur per telegrama formular'​ .  
- 
-> Fromaĝ'​ el Edamo, nin trafis la sort' , 
-> Jen telegramo pri lia mort'! 
-> Torente plorante, la bona fraŭlin'​... 
-> Distranĉis la fromaĝon kaj formanĝis ĝin! :-) 
- 
-===== Eksteraj ligoj ===== 
- 
-* http://​claudepiron.free.fr/​enregistrements/​fromagho.mp3 - muziko en mp3 
-* http://​www.edistudio.it/​ - la eldonejo Edistudio 
- 
-{{tag>​kanto litero_f Esperanta notoj}} 
fromagx_el_edamo.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)