Uzantaj iloj

Retejaj iloj


heliko_sur_mia_manplato

Diferencoj

Tio montras diferencojn inter du versioj de la paĝo.

Ligilo al kompara rigardo

heliko_sur_mia_manplato [13.08.2016 00:13]
fajrereto kreita
heliko_sur_mia_manplato [21.12.2023 09:34]
Linio 1: Linio 1:
-====== Heliko sur mia manplato ====== 
  
-^Muziko kaj esperanta teksto|[[Mihxail POVORIN]]| 
-^Esperanta plenumo|[[Mihxail POVORIN]]| 
- 
-//Por la kanto Mikaelon inspiris heliko, kiun li renkontis en esperanta tendaro en Tarĥankut (Krimeo) la 5-an de julio 2008. La kanto estas unu el liaj pluraj originalaj kantoj, dediĉitaj al etaj estaĵoj (ofte insektoj, sed ĉi-okaze gastropodo).//​ 
- 
-===== Teksto ===== 
- 
-Heliko sur mia manplato – 
-Ne muŝ’, ne skarabo, ne blato. 
-Ĝi milde tremetas, 
-Forlasi ĝin petas: 
-Pro timo, aŭ ĉu pro malsato? 
- 
-Samkiel apude sur muro, 
-Surhaŭte jen glita mukspuro. 
-La manon ĝi tiklas, 
-Ĝi tute ne viglas. 
-Jen tia kreaĵ’ de l’ naturo. 
- 
-Post pluv’ en tendar’ ĉio novas, 
-Helikoj sin ĉie elmovas. 
-Sed stri’ de asfalto 
-Ne helpas al salto: 
-Ĝin ili transrampi nur povas. 
- 
-Ĉi loko ja ege danĝeras: 
-Jen homo paŝanta aperas. 
-Nur krako malforta – 
-Helik’ estas morta. 
-Sed li sen rimarki preteras. 
- 
-Mi estas nun tre gajhumora. 
-Min kaptas savemo bonkora. 
-Besteto fragila, 
-Jen loko azila 
-De l’ paŝoj minacaj pli fora. 
- 
-Ni tiom helikojn similas… 
-Ni ofte kunvenas, babilas. 
-Ni sidas, ni multas, 
-Ni ĉiuj aŭskultas, 
-Ne hastas kaj ne maltrankvilas. 
- 
-Kaj kiel heliko sur pado 
-Tre lantas la verda movado. 
-Ni ofte naivas, 
-Ni pigras, pasivas, 
-Nin bremsas kverela debato. 
- 
-Ĉu iu potenco supera 
-Kun sama helpemo sincera 
-Per movo amika 
-De mano fortika 
-Nin portos al cel’ nia vera? 
- 
-{{:​heliko_sur_mia_manplato_korektita.png?​600|}} 
- 
-{{tag>​kanto litero_H Rusio barda}} 
heliko_sur_mia_manplato.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)