Tio montras diferencojn inter du versioj de la paĝo.
in-spir [21.12.2023 09:34] |
in-spir [21.12.2023 09:34] (aktuala) |
||
---|---|---|---|
Linio 1: | Linio 1: | ||
+ | ====== In-spir' ====== | ||
+ | |||
+ | ^Kantas|[[Morice BENIN]]| | ||
+ | ^Esperanta teksto|[[Roel HAVEMAN]]| | ||
+ | ^Tipo|traduko| | ||
+ | |||
+ | |||
+ | ===== Teksto ===== | ||
+ | |||
+ | Unue ne perdiĝu, unue ekkomprenu | ||
+ | Ni eraris longan tempon anonime, en multec' | ||
+ | En abomena tempoflu', ofte kun terura tim' | ||
+ | Svarmis la insidoj laŭ la voj', premis malesper' | ||
+ | Tute ne-antaŭvidite trafis nin tiu aĉa embusk' | ||
+ | |||
+ | Sed leviĝas son', kiu kreskas jam, sereniga voĉ' | ||
+ | Urĝas, ke vi iru plu, | ||
+ | Ke vi dediĉu vin al la fekunda voj' | ||
+ | Neniam tardas tro: | ||
+ | Jen la in', jen la spir', jen la... in-spir'! | ||
+ | |||
+ | Vi estas hom' kun vivinspir' | ||
+ | Aŭroro ekprilumas vin | ||
+ | Vin ĉirkaŭas energi' | ||
+ | Ekaperanta sub la vund'... inspir'! | ||
+ | Pri ĉio sur la vivovoj' | ||
+ | Silentas vi en dolĉa mir' | ||
+ | Kiam krevas febla branĉ' | ||
+ | Jen riĉe verva vivdezir'... inspir' | ||
+ | |||
+ | Ŝi estas muzo en solec' | ||
+ | Spegulon turnis ĉi virin' | ||
+ | Observis kaŝe ĉe l' fontan' | ||
+ | Vi preskaŭ ne rimarkis ŝin | ||
+ | Sed estis kiel rendevu' | ||
+ | Ĝin antaŭ longe en sopir' | ||
+ | Aranĝis vi ja kun vi mem | ||
+ | Frenez-kuraĝa pluen-ir'... inspir'! | ||
+ | |||
+ | Sed via voj' turmentas vin | ||
+ | Lacige pezas la krepusk' | ||
+ | Sed venis hor' por vadi plu | ||
+ | La mondon ŝanĝi povas vi... inspir' | ||
+ | Ekspluateblus vivofort' | ||
+ | Sed vi ne estas komercist' | ||
+ | La stelopluv' estas donac' | ||
+ | Por kiuj vojas pluen kun... inspir' | ||
+ | |||
+ | Kaj tiu muzo en solec' | ||
+ | Virinas plu kaj plu sen ĉes' | ||
+ | Kaj kiel fonto en dezert' | ||
+ | Memorojn refreŝigas ŝi | ||
+ | Ĝis venas sekva pilgrimant' | ||
+ | Perdinta ĉion kiel vi | ||
+ | Sed lasu ŝin ĉe ŝia font' | ||
+ | Ŝi restu ĉe la propra am' | ||
+ | Inspir'... Inspir'... Inspir'... Inspir'! | ||
+ | |||
+ | ===== Eksteraj ligoj ===== | ||
+ | * http://www.tekstoj.nl/esperanto/kantoj/ekzemploj/inspiro.htm |