Uzantaj iloj

Retejaj iloj


jen_alkohol

Diferencoj

Tio montras diferencojn inter du versioj de la paĝo.

Ligilo al kompara rigardo

jen_alkohol [11.08.2013 16:09]
kunar
jen_alkohol [21.12.2023 09:34]
Linio 1: Linio 1:
-====== Jen alkohol'​ ====== 
  
-^Muziko|| 
-^Esperanta teksto|[[Gunnar Fischer]]| 
-^Esperanta plenumo|[[La Vipoj]]| 
-^Tipo|adapto| 
- 
-La ideo venis dum la Somera Esperanto-Studado (SES) en Nitra, Slovakujo. Tio praktike estis la estiĝo de la grupo La VIPoj. La tekston Gunnar verkis dum la SES, kie la grupo prezentis la kanton la unuan fojon. [[JoMo]] tiom ŝatis ĝin, ke li transprenis ĝin por sia koncerto unu tagon poste. Dum la Junulara E-Semajno (JES) 2012/13 en Naumburg/​Saale (Germanujo) kaj la Internacia Junulara Festivalo (IJF) 2013 en Ostuni (Italujo), li prezentis ĝin denove. 
- 
-Dum sia koncerto dum la JES, JoMo iomete variigis la tekston de la unua strofo: Li kantis: "Kiam mi iris kun la barelo"​ / "kaj sonis voĉo: al la diboĉo"​. 
- 
-La Okulvitroj kun Roĉjo prezentis la kanton dum la Junulara E-Semajno (JES) 2012/13. Surbendigo de tio aperis en [[http://​www.podkasto.net/​2013/​01/​13/​la-86a-elsendo/​|la 86a elsendo de Varsovia Vento]]. 
- 
-===== Teksto ===== 
-{{ youtube>​small:​vdpwV0VCOWc}} 
-Kiam mi iris 
-sur voj' sen celo 
-Jen supre brilis 
-blua ĉie-e-lo 
-Kaj diris voĉo 
-Nun sen ripro-o-ĉo:​ 
-Jen alkohol'​ 
-por ĉiuj ni 
- 
->//​Refreno://​ 
->​Alkohol',​ alkohol',​ 
->​alkohol',​ alkohol',​ alkohol',​ 
->tien ĉi venis por ebriiĝi 
->pri Esperanto fajfas ni 
->tien ĉi venis 
->por ebrii-i-ĝi,​ 
->pri Esperanto fajfas ni 
- 
-Drinkante ofte 
-mi iĝis sperta 
-Sed min turmentis 
-soif' deze-erta 
-Dum mi sopiris 
-iu voĉo di-i-ris: 
-Jen alkohol'​ 
-por ĉiuj ni 
- 
->//​Refreno://​ 
- 
-Mi mian glason 
-ŝirmis per mano 
-Kaj mi trinkis kvantojn 
-da ocea-a-no 
-La suno dronis 
-kaj ĉio bo-o-nis: 
-Jen alkohol'​ 
-por ĉiuj ni 
- 
->//​Refreno://​ 
- 
-{{tag>​kanto litero_j filmo}} 
jen_alkohol.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)