Tio montras diferencojn inter du versioj de la paĝo.
la_granda_piramido [04.08.2009 11:57] komponisto kreita |
la_granda_piramido [21.12.2023 09:34] |
||
---|---|---|---|
Linio 1: | Linio 1: | ||
- | ====== La Granda Piramido ====== | ||
- | ^Teksto|[[Mikael WIEHE]]| | ||
- | ^Muziko|[[Mikael WIHE]]| | ||
- | ^E-teksto|[[Robĉjo IVERSEN RÖNNLUND]]| | ||
- | ^Kantas|[[La Perdita Generacio]]| | ||
- | |||
- | ===== Teksto ===== | ||
- | **1.** | ||
- | Anas mi en la sklavaro ĉe la granda piramid’; | ||
- | ĉe l’ bazo ŝtonojn devas ni glatigi. | ||
- | Kaj ni penas kaj ni ŝvitas laŭ la reĝa pundecid’, | ||
- | la kvoton devas ĉiu sklav’ satigi. | ||
- | Se vi venis tien ĉi | ||
- | mallibera restos vi. | ||
- | Nia tombo estos en sennoma truo; | ||
- | sed la reĝo estas glora fil’ de l’ Suno. | ||
- | |||
- | **2.** | ||
- | Post dekoblaj pordrigliloj, post dekobla ferserur’ | ||
- | la Riĉeco en salonoj kortegumas. | ||
- | Ne minacas io tie, ignoreblas la terur’; | ||
- | la kvietajn halojn oliban’ parfumas. | ||
- | Kaj se indas morton ni, | ||
- | aŭ vergiĝos vi aŭ mi | ||
- | la aliaj ja plenumas la verdikton; | ||
- | la supruloj nur dekretu la edikton. | ||
- | |||
- | **Flanktemo:** | ||
- | Sed en nokta mallum’ | ||
- | aŭdiĝas nia kantzum’ | ||
- | kiun aŭdas tra l’ vento la moŝtoj: | ||
- | Pri iu praa popol’ | ||
- | kiu turegon de ŝton’ | ||
- | al Ĉielon celis konstrui. | ||
- | Sed ju pli alta la tur’ | ||
- | des pli kreskis la mur’ | ||
- | inter supruloj kaj la aliaj. | ||
- | Kaj fine ĝi altis tiom | ||
- | ke la subaj kaj supraj | ||
- | ne plu unu komprenis l’ alian; | ||
- | tio faligis la turon fian. | ||
- | |||
- | **3.** | ||
- | Al mi ŝajnas ke ja en ĉiu temp’ kaj en ĉiu popoltip’ | ||
- | kelkaj homoj celas krei piramidojn | ||
- | kie ili supre regas kaj ordonas per la vip’ | ||
- | kaj la subaj nur obeu la decidojn. | ||
- | Se sed la moŝtoj en Ĉiel’ | ||
- | ne plu zorgas pri kompren’ | ||
- | kaj distingas sin de l’ serveganta hom’ | ||
- | la piramidoj estos ja ilia tomb’. | ||
- | |||
- | ===== Eksteraj ligoj ===== | ||
- | * http://www.bjornafzelius.com/tekster/keops_pyramid.htm - Originala teksto en la sveda | ||
- | |||
- | {{tag>kanto litero_l progresema sveda politika }} |