Uzantaj iloj

Retejaj iloj


la_nana_danco

Diferencoj

Tio montras diferencojn inter du versioj de la paĝo.

Ligilo al kompara rigardo

la_nana_danco [03.01.2018 20:33]
spencjo kreita
la_nana_danco [21.12.2023 09:34]
Linio 1: Linio 1:
-====== La Nana Danco ====== 
  
-^Muziko|Gert VERHULST, Danny VERBIEST, Hans BOURLON, Johan VANDEN EEDE| 
-^Esperanta teksto|[[Spenĉjo]],​ [[Frank VAN HERTROOIJ]]| 
-^Esperanta plenumo|[[Spenĉjo]]| 
-^Tipo|adapto| 
-^Originala plenumo|Kabouter Plop (aktorita de Walter DE DONDER)| 
-^Originala teksto|Gert VERHULST, Danny VERBIEST, Hans BOURLON, Johan VANDEN EEDE| 
- 
-Esperantigo de //De Kabouterdans//​. Ĝi estas flandra infankanto el la jaro 2000, kiu estis ege populara en Flandrio (nederlandlingva parto de Belgio) kaj en Nederlando. 
- 
-Spenĉjo Esperantigis ĝin dum JES 2017, kaj unuafoje prezentis ĝin dum ties Internacia Vespero. Tri aliaj nederlandoj (Frank, Klára, Roĉjo) tiam sursceneje prezentis la dancon, kiun oni dancas dum la refreno. Antaŭ la kanto estis mallonga dancinstruo,​ por ke la spektantoj povu kune danci la nanan dancon. 
- 
-===== Teksto ===== 
-Donu la atenton nun 
-Ĉar jam estas via ŝanc' 
-Venu al la danca rond' 
-Ĉar venos nun la nana danc' 
-Kundancanton trovu vi 
-Inon, iĉon, gravas ne 
-Prenu ties manon nun 
-Kaj paŝu antaŭen 
- 
-//​Refreno://​ 
-> Ek per unu piruet'​ 
-> Frapu la plankon per pied' 
-> Ŝvingu manojn en aer' 
-> Kaj sidiĝu super ter' 
-> Nun ansera turnbalanc'​ 
-> Tiel do la nana danc'! 
- 
-Nanoj, mi gratulas vin! 
-Ege bone dancas vi 
-Dancu ĝin denove do 
-Du fojojn petas mi 
- 
->//​Refreno ×2// 
- 
-Kia danc' kaj kia ĝu' 
-Vi tre lertas, kredu min 
-Ni faru do la dancon plu 
-Tri fojojn ĝis la fin' 
- 
->//​Refreno ×3// 
- 
-===== Danco ===== 
-La kanto havas specialan dancon, kiun oni dancas dum la refreno. Ĉiu linio de la refreno havas sian propran dancmovon. Jen priskribo de la danco: 
- 
-* //**Ek per unu piruet'​**//​ - Turni la korpon unufoje. Oni turniĝas per kvar paŝoj, laŭ la pulso de la muziko. 
-* //**Frapu la plankon per pied'​**//​ - Frapi la plankon per la piedoj kvarfoje, laŭ la pulso de la muziko 
-* //**Ŝvingu manojn en aer'​**//​ - Ŝvingi la manojn dekstren kaj maldekstren super la kapo, laŭ la pulso de la muziko 
-* //**Kaj sidiĝu super ter'​**//​ - Klini la genuojn kaj iomete antaŭenklini la dorson kun manoj sur la supraj kruroj, kiel kiam oni sidiĝas. Oni iomete klinas kaj malklinas la genuojn tiel, ke oni kvarfoje "​sidiĝas",​ laŭ la pulso de la muziko 
-* //**Nun ansera turnbalanc'​**//​ - Ankoraŭ en "​sidanta"​ pozicio kun klinitaj genuoj, oni turnas sian korpon unufoje, imitante la balancajn paŝojn de ansero. Oni turniĝas per kvar paŝoj, laŭ la pulso de la muziko 
-* //**Tiel do la nana danc'​**//​ - Oni denove rekte stariĝas, kaj ĉe "​do"​ oni montras siajn manojn kun la manplatoj supren, kaj manoj iomete flanken, kvazaŭ diri "jen, tiel la danco estas!"​ 
- 
-La lasta movo ne estas en la oficiala versio de la danco, sed almenaŭ en Nederlando ĝi estas ofte aldonata kiam oni dancas la nanan dancon. 
- 
-{{tag>​kanto litero_n}} 
la_nana_danco.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)