Uzantaj iloj

Retejaj iloj


la_paliso

Diferencoj

Tio montras diferencojn inter du versioj de la paĝo.

Ligilo al kompara rigardo

la_paliso [15.09.2021 03:28]
bernard_bigonnet
la_paliso [21.12.2023 09:34]
Linio 1: Linio 1:
-====== La Paliso ====== 
  
-^Teksto\\ Muziko|[[Lluis LLACH]]| 
-^E-teksto|[[wpeo>​Renato CORSETTI]]| 
-^Kantas|[[Marĉela FASANI]]| 
- 
-Fama kataluna kanto (originale "​L’Estaca"​),​ simbolo de la rezisto kontraŭ la diktaturo(j). La kanto estis komponita de Lluis Llach en 1968, dum la diktaturo de Franco, sed ĝi iĝis kvazauxa himno de diversaj liberec-movadoj. Ekzistas ankaŭ tre impresa korsika versio en plenumo de Chjami Aghjalesi, kaj ĝi estis ofte kantata dum la epoko de Solidarność,​ en Pollando. 
- 
-Avo Siset' estas maljuna kataluno. La paliso estas la frankisma regximo – //(resp. aliaj diktaturoj...)//​ - La kanto famigxis en Esperantujo pere de la sonkasedo de Marcxela: //Venos liber'//​ eldonita de Edistudio, en 1979, 1989.  
- 
-Indas aŭskulti ĉiujn tri versiojn ĉe la ligo-indikoj en la fundo de la paĝo. 
- 
- 
- 
-===== Teksto ===== 
-{{ :​muziknotoj:​la_paliso.gif?​500}} 
-{{:​bildoj:​marcxela_venos_liber.jpg?​150}} 
- 
-Avo Siset' min admonis 
-antaŭ pordeg'​ en maten',​ 
-suno ĉiele balonis, 
-jen ĉaroj pasis kaj jen. 
- 
-Ĉu vi ne vidas palison? 
-Ŝnuro nin ligas al ĝi. 
-Se ni akceptas ĉi mison, 
-marŝo ne eblos por ni! 
- 
-//​Refreno://​ 
->    //Pelu ni kune, falos ĝi,// 
->    //kaj longe staros ĝi ne pli,// 
->    //jen ĝi ekfalas, falas, falas,// 
->    //ege putra estas ĝi.// 
-> 
->    //Pelu ni forte tien ĉi,// 
->    //kaj forte tien pelu vi,// 
->    //jen ĝi ekfalas, falas, falas,// 
->    //kaj liberos fine ni.// 
- 
-Troas jam la tempospaco 
-dum pelis ni sen efik', 
-spertas mi senton de laco, 
-sed firmas ĝia radik'​. 
- 
-Certe en ĝi putro enas, 
-tamen ĝi ŝajnas gigant',​ 
-foje volforto forsvenas, 
-tiam min helpas la kant'. 
- 
->//Pelu ni kune...// 
- 
-Avo Siset' jam ne vivas, 
-venis malbona ŝtormvent'​ 
-kun ĝi Sizet' nun fordrivas, 
-restas kun mi nur silent'​. 
- 
-Se mi renkontas junulon, 
-lasta ĉikan'​ de l' Siset' 
-iĝas ĝi ago-stimulo,​ 
-pri la liber' iĝas vet': 
- 
->//Pelu ni kune...// 
- 
-===== Eksteraj ligoj ===== 
-* https://​www.youtube.com/​watch?​v=evCfDbjYoFE - la origina, kataluna versio 
-* https://​www.youtube.com/​watch?​v=_saOE45_Ksk - korsika versio, tre impresa!, fare de Chjami Aghjalesi 
-* http://​satesperanto.org/​spip.php?​article1852 - Esperanto-versio fare de Marĉela 
-* http://​www.edistudio.it/​venos-liber-A32.html - la kasedo //Venos Liber'//​ 
-* http://​www.edistudio.it/​ - eldonejo Edistudio 
- 
- 
-{{tag>​kanto litero_p ​ kasedo kataluna notoj}} 
la_paliso.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)