Uzantaj iloj

Retejaj iloj


ne_ploru_kara_mia

Diferencoj

Tio montras diferencojn inter du versioj de la paĝo.

Ligilo al kompara rigardo

ne_ploru_kara_mia [24.02.2023 00:25]
radioamatoro kreita
ne_ploru_kara_mia [21.12.2023 09:34]
Linio 1: Linio 1:
-====== Ne ploru kara mia ====== 
-**Ne ploru kara mia** estas kanto de [[Julián Hernández]] ĉe la disko [[Por pusxi la cxaron|Por puŝi la ĉaron]]. 
  
-^Muziko|[[Julián Hernández]]| 
-^Esperanta teksto|[[Julián Hernández]]| 
-^Esperanta plenumo|[[Julián Hernández]]| 
-^Tipo| nova teksto | 
- 
-===== Teksto ===== 
-Se la ĝardeno en kiu vi loĝas ​ jam ne floras, 
-se la suno iam ne brilas en via somer´, 
-se la manoj subtenintaj vin ne estas, 
-se kritiko estas truo en via silent´ . 
- 
-//​Refreno://​ 
->Ne, ne, ne ploru, kara mia, 
->ne, ne, ne ploru, kara mia, 
->ĉar estas virtoj, kara mia, 
->ĉar estas vivo, kara mia. 
- 
-Se la rido iam minacas kun foriro, 
-se ies okuloj vin rigardas kun mizer´ . 
-se la pensoj de viaj amikoj vin forgesas, 
-se la lito estas danĝero por via rest´ .    
- 
-Ne, ne, ne ploru, kara mia... 
- 
-Se la reago kiun vi atendis ne realiĝis, 
-se la atento meritinda iris for,  
-se iu venis kaj skuis vian paciencon, ​ 
-kaj detruis la konkordon de via ĉiel´ . 
- 
-Ne, ne, ne ploru, kara mia... 
- 
-Kiam la oftaj vizitantoj plu ne venos, 
-kiam la mateno anstataŭ lumo estos malhel´ , 
-kiam la respondo de via spegulo ne estos promeso, 
-kiam la kandelo de via koro fariĝos ​ rev´ . 
- 
-//​Refreno://​ 
->Ne, ne, ne ploru, kara mia, 
->ne, ne, ne ploru, kara mia,  
->ĉar estas virtoj, kara mia, 
->ĉar estas vivo, kara mia. 
- 
->Ne, ne, ne ploru, kara mia, 
->ne, ne, ne ploru, kara mia,  
->ĉar estas vivo, kara mia, 
->kaj se estas vivo, estas esper´.  ​ 
- 
-{{tag>​kanto litero_n}} 
ne_ploru_kara_mia.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)